Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Johan Hammond Rosbach

norvega verkisto kaj esperantisto

Johan Hammond ROSBACH [JuHAN HAMon ROSbak] (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1921 en Tingvoll, Møre og Romsdal; mortis la 7-an de septembro 2004) estis norvega verkisto kaj esperantisto, Honora Membro de UEA.

Johan Hammond Rosbach
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1921 (1921-08-22)
Morto 7-an de septembro 2004 (2004-09-07) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Norvegio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Hans Amund Rosbach Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
lingvisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Johan Hammond Rosbach lernis Esperanton kiel gimnaziano en Kristiansund en 1938 kaj jam la postan jaron iĝis la prezidanto de la tiea klubo. Li iĝis kursgvidanto kaj agemulo en la movado. En 1940 aperis jena anonco en la rubriko Korespondadresoj de La Juna Vivo:

Norvegujo: S-ro Johan H. Rosbach, 18-jara gimnaziano, Ole Jullumsgate 13, Kristiansund, dez. kor. kun samaĝaj junuloj.[1]

Li estis malliberigita dum la germana okupado de Norvegio. En 1947 li ekstudis latinon kaj aliajn lingvojn en Oslo kaj fariĝis prezidanto de la Esperanto-klubo tie. La saman jaron li membriĝis en UEA, kie li restis membro ĝis sia morto.

Li ekzameniĝis ĉe la universitato de Oslo en 1950. En 1951 li transloĝiĝis al Sarpsborg, sudorienta Norvegio, kie li tuj fondis la klubon La Urso, kies prezidanto li daŭre estis kiam li forpasis, 83-jara. Dum pli ol 50 jaroj li vivis kaj instruis en Sarpsborg. En 1959 li sukcesis havigi ministerian permeson pri lerneja instruado de Esperanto en Norvegio. Li estis ŝatata lektoro en la gimnazio de Sarpsborg, kie multegaj junuloj konatiĝis per li kun Esperanto.

Johan Hammond Rosbach verkis norvegajn etimologiajn vortarojn. Li estis ĉefredaktoro de Norvega Esperantisto de 1948 ĝis 1973, kaj kunredaktoro de Norda Prismo. Legantoj de Norvega Esperantisto konis lin kiel la verkanton de la lingvaj paĝoj - ĉiam ilustritaj per liaj propraj majstraj desegnaĵoj. Iuj lernantoj el la lastaj jaroj, studante laŭ la lernolibro Tra la Mondo, renkontis lin kiel la verkinton de la legaĵoj en tiu verko, kaj ankaŭ ĝin ornamas liaj desegnaĵoj. Kaj studrondanoj profundigis siajn sciojn per Vibraj Momentoj.

Antaŭpaĝo de Homoj kaj Riveroj, Eldonejo Koko, 1957.

En UEA Rosbach servis ekde 1951 kiel delegito kaj fakdelegito pri lingvoj. Li fariĝis internacie konata kiel verkinto de deko da novelaroj kaj romanoj. Pro tio UEA deklaris lin en 1991 Honora Membro. Membro de la Akademio de Esperanto li estis de 1962 ĝis sia morto.

Li verkis ankaŭ en la norvega: plej konata estas Levende ord, pri lingvohistorio, kie li ne forgesis aludi Esperanton kiam tio konvenis. Tion li ne malofte faris ankaŭ en sia ampleksa prelega aktivado en diversaj lokaj kulturforumoj.

Johan Hammond Rosbach mortis la 7-an de septembro 2004 en Sarpsborg (Norvegio) post dufoja apopleksio.

"Rosbach apartenas al niaj plej bonaj kaj popularaj rakontistoj. Flua rakontostilo, turnoriĉa prezentmaniero, temabundo kaj delikata, facilmova observkapablo konsistigas lian verkistan portreton. Ne estas hazardo, ke li gajnis plurajn premiojn en Universalaj Kongresoj. [...] Plensanga kaj plenfantazia novelisto, kiu povas valorigi en la noveloj sian pedagogian sperton, sian psikologian kapablon, danke al kiuj liaj noveloj havas unuarangajn kvalitojn, ili estas stile agrablaj, sed lingve ne komplikaj, interesaj, kaj iliaj figuroj ĉiam vivas." (Ferenc Szilágyi)

Verkoj en Esperanto

redakti
 
La Mirinda Eliksiro, 1968.
  • Bagatelaro (noveloj 1951). Elstaras la pedagogia celo ĉar multaj rakontoj estas por progresantoj.
  • Homoj kaj Riveroj (noveloj 1957). Enhavas infanaĝajn spertojn de la propra aŭtoro, sociajn temojn, filozofiajn problemojn.
  • La Mirinda Eliksiro (rakontoj 1968)
  • Disko (novelaro). Enhavas 18 rakontojn kun intenco de romana tutaĵo ĉirkaŭ la akso de ŝipo, sed kiu ĉiukaze restas je la nivelo de novelo.
  • Fianĉo de l' Sorto (romano 1977). Pli ambicia verko, ĉar jam romano. Ĉiukaze kun mozaika strukturo.
  • Vibraj Momentoj : (skizoj kun studmaterialo 1981)
  • Silka Kuseno (novelaro 1991)
  • Unumane (romano 1991)
  • Nomoj (rakontoj 1999)
  • Fajrejo (Skizoj kaj noveloj, 2002)

Recenzoj

redakti

Pri Disko

Citaĵo 
 Ĉi tiu lasta libro de la konata norvega aŭtoro J. H. Rosbasch konsistas en serio da originalaj rakontoj kun apartaj intrigoj, kvankam ĉiuj havas komunan originon: la trovon de malnova letero en tirkesto de kaduka, ne plu servanta ŝipo, kiun oni volas utiligi ankoraŭ kiel surbordan hotelon kun nokta restoracio.

La aventurojn de la personoj en la novelaro oni sekvas kun milda intereso, kaj ĉefe tiras nian atenton la kleptomania pastro kaj la unuokula kolonelo.

La libro legiĝas kun plaĉo kaj provizas bonvenan distron por horoj feriaj aŭ dimanĉaj. La lingvo estas senrezerve rekomendinda, tiel por novaj, kiel por malnovaj esperantistoj. 
— F. de Diego. Boletín n181 (sep 1970)

Pri La Mirinda Eliksiro

Citaĵo 
 Kiam oni legas esperantan verkon kaj legas ĝin tute senpene, flue, nature, kvazaŭ el propra gepatra lingvo, tio montras ke ĝi sekvas la nepran kondiĉon kiun devas havi ĉiu literatura esperantaĵo.

Por mi, persone, la unua kaj ĉefa esperanta regulo estas klareco. Nenio duba, nenia ebla miskompreno povas esti akceptata kiam ĝi rilatas al nia helpa lingvo, kies legantoj apartenas al la tuta mondo kun tiom da apartaj naciaj idiotismoj, tiel diferencaj. En «La mirinda eliksiro», J. H. Rosbach, per eleganta stilo, noveligas siajn spertojn aŭ imagaĵojn kun la malfacila simpleco de granda verkisto. Li, vere, ja ne estas novulo en tiaj bataloj kaj, sia plenaĝeco kaj kapablo, krom «Bagatelaro», «Homoj kaj riveroj» kaj nun «La mirinda eliksiro» povas doni ankoraŭ, al la legema esperantistaro, plurajn verkojn, kiel liaj talento kaj meritoj promesas. Tiu ĉi lasta novelaro konsistas el dekkvar rakontoj kaj, kiel diras la eldonisto, «eĉ relative novaj esperantistoj povas ĝin legi sen peno». Ĉu seriozaj, ĉu amuzaj, ĉiu el la dekkvar noveloj impresas kvazaŭ travivaĵoj, amike rakontataj en rondeto. Sed, konsiderante ilin pli funde, oni konstatas ilian filozofadon pri la relativeco de feliĉo, homa digno kaj sociaj konvencioj.

Certe, oni des pli interesiĝas pri ĝi, ju pli oni progresas en la legado de la verko, kio estas sufiĉa rekomendo. 
— J. Devis. Boletín n167 (maj 1968)

Pri Bagatelaro

Citaĵo 
 Ekde kiam mi apertis ĝin, ekpladis al mi la klasikaj mokversoj, kiujn Rosbach elektis por meto ĉe la sojlo de sia unua libro "Bagatelaro". Malrapide kaj ŝate mi legis poste la novelaron. Kiam min finis, mi sentis ke iam estonte mi ĝin relegos, kio ne ofte okasas al mi ĉu pro tempomanko — mia jam, ho ve! kronika rekataĵo — ĉu pro alio, kvankam mi estas nekuracebla legemulo de esperantistaĵoj. La lingvaĵo de Rosbach, eĉ se ne tre novaĵema, estas kontraŭe kristale klara, senpere tuj kaptebla, tiel ke la libro legiĝas kvazaŭ rakontaro el plej konata kutima literaturo en propra hejma lingvo; kaj tio , laŭ mia vidpunkto estas elstara tre promesa trajto ĉe unua elpaŝo de verkisto. Pli ol cetero, streĉe kaptis min kelkaj opaj argumentoj, el kiuj nun reliefiĝas en mia memoro Bagatelaro (kiu donis nomon al la kolekto), Mozaiko, La fenestro, sed ĉefe Anna Maria kaj Teorio kaj praktiko, ĉi lasta pli ol kiu ajn alia el la libro. Ni esperantistoj, povas nur ĝoji, ke ni havas tian noveliston inter ni. Kaj mi ne dubas ke li same sukcesos, kiam ekdecidos doni al ni sian unuan romano. Ĉar ŝajne lia vojo estas sur la rakonta, proza beletro, se oni juĝas laŭ la specimenaj poemoj, kiujn li donis tie kaj tie en sia volumo: tiujn mi trovis ne sukcesaj, eĉ en la celita apologara temo, kiu kutime en plej diversaj literaturoj estas enpretenda, ne altfluga genro. Inter aliaj trafaj lingvokreaĵoj, estas por mia sento la vorto ĝisrevido: « La frendulino ĝentile diris sian ĝisrevidon » , unu el la estaraj pro tio , ke ĝi donas al ilia lingvo tute klaran, trafan kunmeton el propra leksikona trezoro por adiaŭo, etimologie kaj fonetike ne al ĉiuj plaĉa idiomaĵo. Korsaltigi ( — hisp. sobresaltar, estremecer) estis alia trafa kunmeto; kaj ĉi ambaŭ ekzemploj, kaj multaj aliaj citeblaj se la spaco permesus, pruvas, ke Esperanto lerte manumita elpapablas ĉion. La volumo, kvankam preseraroj, iom ĝenas, estas belaspekta, nete presita, plaĉe aranĝita. Antaŭmeto de neologismoj, kun sufiĉe elvovita eksplico, estas bone pravigebla novaĵo. La libro estas ĉiel salutinda, brile atestanta vivon kaj sanon en nia lingvo; kaj samtempe, ĝi tre esperige heroldas rakontajn talentojn de nova aŭtoro, kiu ja estas pozitiva espero por nia originala beletro 
— J. REGULO PEREZ. Boletín n043 (jul 1952)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  Trovu « Johan Hammond Rosbach » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»