Jakobo Ŝapiro
Jakobo ŜAPIRO (pole Jakub Szapiro; naskiĝis la 29-an de oktobro 1897, estis murdita la 12-an de julio 1941 en Bjalistoko) estis grava lingvisto, verkisto, instruisto, ĵurnalisto (prezidanto de la Unuiĝo de Ĵurnalistoj por la Bialistoka regiono) kaj juda bjalistoka esperantisto. La 12-an de julio 1941 li estis murdita de la nazioj.
Jakobo Ŝapiro | |
---|---|
Ŝapiro en 1931 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Joŝo |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1897 en Bjalistoko, Rusia Imperio |
Morto | 12-an de julio 1941 en Bjalistoko, Pollando |
Mortokialo | Mortopafo |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Bjalistoko |
Nacieco | judo |
Ŝtataneco | Pollando |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Eva Ŝapiro (1920–) |
Infano | Artur Szapiro |
Okupo | |
Okupo | delegito de UEA (1928–) sekretario (magistrato) (1919–1921) esperantisto (1911–) |
Verkoj | Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano |
Aliaj aktivaĵoj | instruisto, ĵurnalisto |
Esperantistiĝis en | 1911 |
Li esperantistiĝis havante 14 jarojn. En 1910 ekfunkciis la unua Esperanto-societo en Bjalistoko kaj Ŝapiro ekagis en ĝi fervore. En 1913 la familio Ŝapiro elmigris al Lodzo kaj tie Jakobo kunlaboris kun lokaj esperantistoj kaj komencis verki por famaj ĵurnaloj esperantistaj (ia. Literatura Mondo, Esperanto Triumfonta, The Esperanto-Monthly, Esperantista Voĉo, Progreso).
Poste komenciĝis la 1-a mondmilito. En 1915, pro siaj spertoj, Ŝapiro verkis kontraŭmilitan broŝuron La mondmilito kaj Esperanto. Ĉ. 1917-18 li revenis al Bjalistoko kaj eklaboris kiel profesoro en komerca lernejo.
Post la fino de la milito, pro la iniciato de Ŝapiro jam la 11-an de junio 1919 oni ŝanĝis la nomon de la strato Zielona (la Verda) al la strato Zamenhofa. La Portempa Urba Komitato, kaj poste la urbestraro, plurfoje apogis agadon de esperantistoj vidante en tio bonan reklamon por la urbo. Dum la jaroj 1919-21 li estis sekretario de la urbo.
Ekde 1919 Ŝapiro estis ankaŭ delegito de UEA kaj agis por kreo de la Zamenhof-muzeo. En aŭgusto 1921 sur la malnovan naskiĝdomon de Zamenhof oni metis memortabulon danke al monsubteno de esperantistoj de la tuta mondo.
Zamenhofa Esperanto-Societo
redaktiInter 1920 kaj 1922 oni penis oficiale registri societon de bjalistokaj esperantistoj. Fine la 17-an de julio 1922 estis akceptita la regularo de Esperanto-Societo Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko. Inter la kreintoj estis Jakobo Ŝapiro. Dum du jaroj la agado tre malgrandiĝis kaj la 8-an de junio 1924 oni reaktivigis la societon. Jakobo Ŝapiro estis elektita kiel ĝia prezidanto.
Danke al fervora agado la lingvo iĝis populara kaj videbla en Bjalistoko. En pola esperanta adresaro de tiu periodo oni trovas 300 adresojn de Bjalistokanoj, pro tio Bjalistoko iĝis la tria - post Varsovio kaj Krakovo - centro de Esperanto. Propagando funkciis ankaŭ inter komercistoj, kiuj metis en vitrinojn de siaj entreprenoj tabuletojn kun la surskribo Ĉi tie oni parolas Esperanton kaj publikigis reklamojn en la lingvo internacia. Ŝapiro instruis la lingvon kaj verkis multe, ia. humorajn tekstojn (Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano sub la pseŭdonimo Joŝo kaj Humoraj felietonoj), gvidlibrojn tra Bjalistoko, lernolibron en la jida lingvo, artikolojn al lokaj ĵurnaloj kaj kongresajn kaj postkongresajn gazetojn. Li estis ankaŭ ofte premiita dum la Internaciaj Floraj Ludoj.
Intermilitaj postkongresoj kaj lastaj jaroj
redaktiEn la jaro 1927 okazis Universala Kongreso en Dancigo. Tial Ŝapiro kaj la Societo preparis en Bjalistoko la postkongreson kies alta protektanto iĝis provincestro Marian Rembowski. La 7-an de aŭgusto en la urbon alvenis multaj eksterlandanoj salutitaj ĉe la stacidomo de la urbestraro. Sur la domo de Zamenhof oni malkovris la memortabulon kaj la provincestro preparis paroladon esperantlingve. Same estis en 1929 dum la kongreso de podlaĥiaj esperantistoj kaj dum la lasta antaŭ la 2-a mondmilito grava esperanta evento: la postkongreso en 1937.
Ŝapiro ankaŭ aktivis por krei en Bjalistoko monumenton en la formo de Babelturo. Tiu agado, same kiel la ideo krei Zamenhof-muzeon, finiĝis sensukcese.
Li estis amanto de teatra arto kaj en 1929 funkciigis en Bjalistoko Rondon de Ŝatantoj de Scenarto. Li ludis en la teatraĵoj "Ho, tiuj fremduloj!" kaj "Antaŭ la kongreso".
La 22-an de junio 1941 komenciĝis la Operaco Barbaroso. Kvin tagojn post trupoj de Einsatzgruppen kaj Wehrmacht enmarŝis en Bjalistokon kaj komencis persekutadon de la juda komunumo. La 12-an de julio ekde frua mateno okazis unu el pluraj arestadoj de judaj intelektuloj kaj aktivuloj, transportitaj al la kampo Pietrasze apud Bjalistoko (nun arbaro Pietrasze ene de la urbo). Por ilia liberigo la nazioj postulis ricevi 5 kg da oro, 300 kg da arĝento, monon kaj valoraĵojn. Malgraŭ tiu fordono, dum la dutaga operaco la germanoj mortpafis ĉ. 4000 homojn, inter kiuj troviĝis Jakobo Ŝapiro kaj Filip Kurjański – sekretario de Zamenhofa Esperanto-Societo[1].
Memoro pri Ŝapiro en Bjalistoko
redaktiEsperantistoj kaj la urbo Bjalistoko decidis memorigi Jakobon Ŝapiro. Ĉe la strato Lipowa 31/33, kie staras iama domo de li, pendas la dulingva - pola kaj esperanta - memortabulo. Ĝi anstataŭis en junio 2009 malnovan, lignan-ladan tabuleton.
La 12-an de julio, dum la datreveno de lia morto, ĉiujare bjalistokaj esperantistoj rememorigas pri Jakobo Ŝapiro metante florojn ĉe la tabulo.
En la nova murpentraĵo ĉe la strato Zamenhofa, montranta bjalistokajn esperantistojn en fenestro kaj sur balkonoj, troviĝas ankaŭ li sidanta sur la fenestrobreto kun sia amiko kaj spektanta preterpasantojn. La murpentraĵon oni faris surbaze de malnova, samaspekta foto.
La 24-an de aprilo 2017 Urba Konsilio de Bjalistoko alprenis la decidon nomi straton Jakobo Ŝapiro en la kvartaloj Jaroszówka kaj Wygoda[2]. La 31-an de majo oni muntis tabulon kun la nova nomo[3].
La 19-an de februaro 2019 Ŝapiro, kune kun 9 aliaj aktivuloj de la urbo, kiujn speciala ĵurio trovis la plej influaj, estis premiita kiel Bjalistokano de la jarcento far la urbestro Tadeusz Truskolaski. La premiado okazis dum solena festado de 100-jariĝo de Bjalistoko en liberigita Pollando (1919–2019)[4].
La 16-an de aŭgusto 2024 ĉe lia antaŭmilita domo, strato Lipowa 33 en la urbocentro de Bjalistoko, estis inaŭguritaj ses Stolpersteine de la familioj Ŝapiro, Tropp kaj Raszkin, inter ili – ŝtoneto omaĝe al Jakobo Ŝapiro[5].
Familio
redaktiŜapiro havis la edzinon Eva kaj du filojn: Arturon (nask. la 12-an de februaro 1922[6]) kaj Adamon (mortis la 23-an de januaro 1934[7]).
Verkaro
redakti- La mondmilito kaj Esperanto (1915)
- Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano (1921)
- Humoraj felietonoj (1923)
- Gvidilo tra Bialystok, la nask-urbo de nia Majstro (1923)
Legu ankaŭ
redakti- Al Jakobo Ŝapiro – Artikolo de Izrael Lejzerowicz por la 25-jara jubileo de esperantisto Ŝapiro ĉe Vikifontaro
- Biografia noto pri Ŝapiro de Filip Kurjański ĉe Vikifontaro
Referencoj
redakti- ↑ Rafael Rajzner, Henry R. Lew: Losy nieopowiedziane: zagłada Żydów białostockich 1939-1945. Żydowski Instytut Historyczny im. Emanuela Ringelbluma, Warszawa 2013
- ↑ Decido n-ro XXXIV/556/17
- ↑ Strato Jakobo Ŝapiro, bialystok.pl
- ↑ Jakobo Ŝapiro – unu el dek bjalistokanoj de la jarcento ĉe la paĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo
- ↑ Odsłonięcie Kamieni Pamięci, www.bialystok.pl
- ↑ Al ges-roj Ŝapiro naskiĝis filo, nomita Arturo - Esperanto Triumfonta, 19a de marto 1922
- ↑ Niaj mortintoj, Esperanto, n-ro 3, 1934