Jörg Haider
Jörg HAIDER [jerg hajda] (26-a de januaro 1950 en Bad Goisern - 11-a de oktobro 2008 en Lambichl) estis aŭstra politikisto de la FPÖ (Freiheitliche Partei Österreichs - Libera Partio Aŭstria). De 1986 ĝis 2000 li estis prezidanto de tiu partio, kaj en aprilo 2005 li fondis kun aliaj altrangaj ekspartianoj novan partion BZÖ (Bündnis Zukunft Österreich - Alianciĝo por la estonteco de Aŭstrio). De 1989 ĝis 1991 kaj de 1999 ĝis sia morto li estis ĉefministro de Karintio.
Vivo
redaktiHaider havis gepatrojn, kiuj dum la tempo de nacisocialismo estis entuziasmaj anoj de la reĝimo.
Li studis juron en la Universitato de Vieno kaj doktoriĝis en 1973. Ĝis 1976 li laboris interalie kiel universitata asistento.
Haider havis edzinon kaj du filinojn. Pri lia politika kariero esploradis i.a. ankaŭ Wolfgang Neugebauer.
Politiko
redaktiKomencoj kaj kariero ĝis 1999
redaktiHaider havis dum sia vivo plurajn funkciojn en la Freiheitliche Partei Österreichs (FPÖ). Sub lia prezidanteco (ekde 1986) li ŝovis tiun liberalan partion al dekstro, laŭ opinio de liaj kritikantoj al dekstra populismo aŭ eĉ dekstra radikaleco. Li mem prezentis sian partion kiel la sendependan alternativon al la aŭstriaj konservativuloj unuflanke kaj la socialdemokratoj aliflanke.
En 1991 kritikante la konservativan-socialdemokratan registaron en Karintio, li asertis ke en la regno de Hitler estis farita "bona politiko pri labordungado", male al la karintia registaro. Poste Haider reprenis la aserton. Je alia okazo, invitite al kunveno de eksaj anoj de nacisocialisma elita grupo "SS", li laŭdis la karakteran integrecon de tiuj homoj.
Pli rilate al nuntempo, li faris asertojn pri enmigrado kaj judoj kiujn la kritikantoj taksis ksenofobiaj kaj antisemitismaj. Populara li fariĝis ankaŭ pro elspezema politiko por familioj kaj malpli riĉaj homoj. Oni riproĉis al li ankaŭ malrespekti la rajtojn de la slovena malplimulto en Karintio (disputo pri dulingvaj lokŝildoj).
Politikaj sintenoj de Haider povis esti ŝanĝiĝemaj: ĝis proks. 1993 Haider kaj lia partio favoris EU-aliĝon de Aŭstrio, sed poste kontraŭis ĝin. Fine li estis fervora skeptikulo pri EU. Tamen, male ol sia partio, li favoris EU-aliĝon de Turkio.
Kiel ĉefministro de Karintio ekde 1989, Haider koaliciis ĝis 1991 kun la socialdemokratoj. En 1999 li bezonis nur la voĉojn de lia propra partio.
Kariero ekde 2000
redaktiKiam fine de 1999 lia partio FPÖ fariĝis duaranga en la naciaj balotoj, post la socialdemokratoj sed antaŭ la konservativuloj, lia partio en 2000 koaliciis kun la konservativa partio de Wolfgang Schüssel. Por plifaciligi aŭ eĉ ebligi la estiĝon de tia koalicio, Haider rezignis de la partia prezidanteco kaj ankaŭ la nacia ĉefministreco, kvankam lia partio estis pli forta ol tiu de Schüssel. La koalicio kaŭzis multe da protestoj en EU, la naciaj registaroj eĉ dumtempe ĉesis havi diplomatiajn kaj politikajn kontaktojn kun Aŭstrio. Estis ankaŭ manifestacioj en Vieno. Tio post iom da tempo ĉesis.
Kiam FPÖ estis en la nacia registaro, ĝi perdis voĉojn en la balotoj, kvankam Haider mem en 2004 estis pluelektita ĉefministro de Karintio. En la karintia parlamento nun ankaŭ socialdemokratoj kaj konservativuloj voĉis por li.
Post malvenko en la eŭropaj balotoj de 2004, Haider konsideris refariĝi prezidanto de la partio. Poste li asertis ke pro minacoj de atenco li ne kandidatiĝis; prezidantino fariĝis jen lia fratino Ursula Haubner. Post la malvenko de lokaj balotoj en Malsupra Aŭstrio en 2005 li proponis refondi la partion kaj eble fariĝi la gvidadon. En batalo pri la prezidanteco li malvenkis kontraŭ la viena partiprezidanto Heinz-Christian Strache.
En aprilo 2005 Haider anoncis fondi novan partion, Bündnis Zukunft Österreich. Al Haider sekvis granda parto de la gvidantaro, ankaŭ la naciaj ministroj de FPÖ. La partio atakis ekzemple la rabistan kapitalismon de globaliĝo kaj volis subteni mezajn kaj malgrandajn tavolojn de la socio kaj ekonomio. Ekde 2006 prezidanto de BZÖ estis Peter Westenthaler, dum multaj jaroj proksima kunlaboranto de Haider en la politiko.
La nova partio estis komence ne tre sukcesa en balotoj. Sed dum la naciaj balotoj de la 28-a de septembro 2008, BZÖ kun Haider kiel ĉefkandidato havis sufiĉe bonan rezulton kun 10,7 procentoj (pli ol duoble ol antaŭe). Cetere FPÖ havis eĉ pli bonan rezulton, komune ambaŭ partioj atingis preskaŭ 30 procentojn.
Morto
redaktiEn la nokto al la 11-a de oktobro 2008 Haider mortis dum aŭta akcidento. La polico eltrovis ke lia aŭto havis rapidecon de 142 km/h, kvankam sur tiu strato nur 70 estis permesata. Cetere lia sango enhavis 1,8 promilojn da alkoholo, tio estas trioble de tio permesata. Li mortis dum transporto al malsanulejo. Post kelkaj tagoj aperis informo, ke Haider tiunokte disputis kun la amiko Stefan Petzner, lia dua estrarano en la partio, kaj tio verŝajne helpis trinkadon kaj kontrolperdon.[1]
Pli ol 25.000 partoprenis la funebron de la karintia ĉefministro Haider je la 18-a de oktobro, inter ili Saif al Islam, la filo de la libia ŝtatĉefo Muhammar al Gadafi. Partoprenis ankaŭ reprezentantoj de dekstraj studentaroj, sed ne novnazioj, malgraŭ antaŭaj timoj.
Verkoj
redakti- Friede durch Sicherheit Freiheitliches Bildungswerk, Wien, 1992
- Europa der Regionen Stocker, Graz: ISBN 3702006761, 1993 (Umberto Bossi, Joze Pucnik, Jörg Haider)
- Die Freiheit, die ich meine Ullstein Verlag GmbH, Frankfurt/Main - Berlin, 1993
- The Freedom I Mean Swan Books, New York 12567, Juli 1995
- Befreite Zukunft jenseits von links und rechts Ibera Verlag/European University Press GmbH, Wien, 1997
- Zu Gast bei Saddam - Im Reich des Bösen Ibera Verlag/European University Press GmbH, Wien, 2003
- Bewegung Ibera Verlag: ISBN 3850521745, 2004
Literaturo
redakti- Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/03, paĝo 8: Kiu estas Jörg Haider? verkita de Wlter Klag.
Notoj
redakti- ↑ El amigo 'especial' de Haider. - Ĉe: elmundo.es, 23.10.2008