Isa bin Marjam
Jesuo rigardata kiel profeto de Dio en islamo
Isa bin Marjam (arabe عيسى بن مريم, ʿĪsā ibn Marjam, "Jesuo filo de Marjam") estas la nomo de Jesuo en islamo kaj en la Korano.
Isa bin Marjam | |
---|---|
mesaĝisto de Alaho • korana persono • Q15845855 • ĉefanĝelo en Islamo • Ulu'l-azm • homo eble fikcia | |
Verko | Surao de la Bovino Surao de la Gento de Imran Surao de la Virinoj Surao de la Tablo Kovrita Surao de la Gregoj Surao de la Pento Surao de Maria Surao de la Konfederacianoj Surao de la Konsiliĝo Surao de la Oraj Ornamaĵoj Surao de la Fero Surao de la Vicoj Korano |
Informoj | |
Originala nomo | عيسى ابن مريم |
Eble sama | Jesuo Kristo • Jesuo en rabena literaturo • Jesuo de Nazaret • Jesuo en Kristanismo • Jesuo laŭ Ahmadismo |
Sekso | vira |
Religio | islamo |
Posedaĵo | Evangelio laŭ Islamo |
Okupo | predikisto • misiisto |
Patrino | Mario en Islamo |
La islamo diras ke li estas unu el la kvin grandaj profetoj de islamo, kune kun Musa (Moseo), Ibrahim (Abrahamo), Nuh (Noa) kaj la fina profeto Muhamad (Mohamedo).
Laŭ la Korano li ne estis najlita nek mortis sur kruco, sed estis levita ĉielen sen morti; laŭ la Korano li faris miraklojn kaj estis naskita de la virgulino Marjam per la spirito de Dio. Li revenos je la fino de la mondo por venki la kontraŭulon kaj por juĝi la homojn.
Malsame ĉe la arabaj kristanoj li nomiĝas Jasu' al-Masih (arabe يسوع المسيح, Jasūʿ al-Masīḥ, "Jesuo la Mesio").