Logaritma integrala funkcio
En matematiko, la logaritma integrala funkcio aŭ integrala logaritmo li(x) estas speciala funkcio.
Difino
redaktiLa logaritma integralo havas integrala prezento difinita por ĉiuj pozitivaj reelaj nombroj per la difinita integralo:
Ĉi tie, ln estas la natura logaritmo. La funkcio 1/ln (t) havas specialaĵon je t=1, kaj la integralo por x>1 estas interpretita kiel koŝia ĉefa valoro:
Kompensita logaritma integralo
redaktiLa kompensita logaritma integralo aŭ eŭlera logaritma integralo estas difinita kiel
Avantaĝo de ĉi tiu varianto estas je evito de la specialaĵo en domajno de la integralado.
Interligo inter la du funkcioj estas
Seria prezento
redaktiLa funkcio li(x) estas rilatanta al la integrala eksponenta funkcio Ei(x) kiel
- li(x) = Ei(ln(x))
kiu estas valida por x>1. Ĉi tiu idento provizas serian prezenton de li(x) kiel
- por u≠0
kie γ ≈ 0,577215664901532... estas la konstanto de Eŭlero-Mascheroni. Pli rapide konverĝa serio (de Srinivasa Aiyangar Ramanujan) estas
Specialaj valoroj
redaktiLa funkcio li(x) havas solan pozitivan nulon, ĝi okazas je x ≈ 1,4513692348 ..., ĉi tiu nombro estas la konstanto de Ramanujan-Soldner.
La valoro li(2) estas kie estas la neplena γ funkcio. Ĝi devas esti komprenita kiel la koŝia ĉefa valoro de la funkcio.
- li(2) ≈ 1,045163 780117 492784 844588 889194 613136 522615 578151 ...
Asimptota elvolvaĵo
redaktiLa asimptota konduto por x → ∞ estas
kie O estas la granda O. La plena asimptota elvolvaĵo estas
aŭ
Notu, ke kiel asimptota elvolvaĵo, ĉi tiu serio estas malkonverĝa serio, ĝi estas modera proksimumado nur se la serio estas sumigata je finia kvanto de eroj, kaj nur por grandaj valoroj de x. Ĉi tiu elvolvaĵo sekvas rekte de la asimptota elvolvaĵo por la integrala eksponenta funkcio.
Nombroteoria uzo
redaktiLa logaritma integralo estas grava en nombroteorio, aperante en pritaksoj de kvanto de primoj malpli grandaj ol donita valoro. La primaj teoremaj statas ke:
kie π(x) estas la primo-kalkulanta funkcio - kvanto de primoj pli malgrandaj ol aŭ egalaj al x.
Eksteraj ligiloj
redakti- Milton Abramowitz kaj Irene A. Stegun. Gvidlibro de matematikaj funkcioj kun formuloj, grafikaĵoj kaj matematikaj tabeloj Novjorko: Dover, 1972. (Vidu en ĉapitro 5)