Iain Banks
Iain BANKS (16a de februaro 1954 – 9a de junio 2013) estis skota aŭtoro. Li verkis ĝeneralan fikcion laŭ la nomo Iain Banks, kaj scienco-fikcio kiel Iain M. Banks, inkludante la komencan literon de lia adoptita meza nomo Menzies, (ˈ|m|ɪ|ŋ|ɨ|z aŭ "ming-iz"). Li studis anglan, filozofion, kaj psikologion en la Universitato de Stirling, kie li poste estos doktoro "honoris causa". Li veturis tra Exuropo kaj dediĉis sin al diversaj metioj, nome konstruisto, laboristo por IBM, por advokatejo ktp.
Iain Banks | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Iain Banks | |||||
Naskonomo | Iain Banks | ||||
Naskiĝo | 16-an de februaro 1954 en Dunfermline | ||||
Morto | 9-an de junio 2013 (59-jaraĝa) en Kirkcaldy | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Galvezika kancero vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | skotoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Stirling vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Iain M. Banks vd | ||||
Okupo | sciencfikcia verkisto verkisto romanisto filozofo vd | ||||
Aktiva dum | 1984– vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Verkaro
redaktiSekve de la publikigo kaj sukceso de The Wasp Factory (la vespa faktorio, 1984), Banks ekdediĉis sin al verkado. Tiu verko temas pri adoleska serimurdisto, kiu loĝas kun sia patro en kabano ĉe la skota marbordo.[1] Lia venonta verko Walking on Glass montris la unuan fojon du karakterajn trajtojn de lia verkaro: nome intereso por scienca fikcio kaj uzado de historiaj fadenoj ŝajne nerilataj, kiuj fine kaj surprize interplektiĝas.[2] Lia unua scienco-fikcia libro, nome Consider Phlebas, estis publikigita en 1987, kio faris la komencon de la populara serio The Culture. Kulturo estas utopia societo liberecana de bonvolemaj maŝinoj kiuj veturas tra la spaco.[3]
Liaj libroj estis adaptitaj al teatro, radio kaj televido. En 2008, The Times nomis Banks en sia listo de "La 50 plej grandaj britaj verkistoj ekde 1945". Aprile de 2013, Banks anoncis, ke li havas neoperacieblan kanceron kaj plej verŝajne li ne vivos pli ol unu jaro.[4] Fakte li mortis la 9an de junio 2013.[5]
Bibliografio
redaktiFikcio kiel Iain Banks
redakti- 1984 The Wasp Factory ISBN 0-333-36380-9
- 1985 Walking on Glass ISBN 0-349-10178-7
- 1986 The Bridge ISBN 0-06-105358-9
- 1987 Espedair Street ISBN 0-333-44916-9 – adaptita por BBC radio en 1998 (reĝisorita de Dave Batchelor)
- 1989 Canal Dreams ISBN 0-333-51768-7
- 1992 The Crow Road ISBN 0-349-10323-2 – adaptita por BBC televido en 1996 (reĝisorita de Gavin Millar)
- 1993 Complicity ISBN 0-349-10571-5 – filmita en 2000 (reĝisorita de Gavin Millar), retitolita Retribution por usona DVD/video publikigo)
- 1995 Whit ISBN 0-349-10768-8
- 1997 A Song of Stone ISBN 0-349-11011-5
- 1999 The Business ISBN 0-316-64844-2
- 2002 Dead Air ISBN 0-316-86055-7
- 2007 The Steep Approach to Garbadale ISBN 0-316-73105-6
- 2009 Transition ISBN 0-316-73107-2 – publikita en Usono kiel Iain M. Banks
- 2012 Stonemouth ISBN 1408702509
- 2013 The Quarry (por la 20an de junio 2013 en Britio, 25an de junio 2013 en Usono)
Scienc-fikcio kiel Iain M. Banks
redaktiRomanoj
redaktiLa serio Culture
redakti- 1987 Consider Phlebas ISBN 0-333-45430-8
- 1988 The Player of Games ISBN 0-333-47110-5
- 1990 Use of Weapons ISBN 0-356-19160-5
- 1996 Excession ISBN 1-85723-394-8
- 1998 Inversions ISBN 1-85723-763-3
- 2000 Look to Windward ISBN 1-85723-981-4
- 2008 Matter ISBN 978-1-84149-417-3
- 2010 Surface Detail ISBN 978-0-316-12340-2
- 2012 The Hydrogen Sonata ISBN 978-0356501505
Aliaj romanoj
redakti- 1993 Against a Dark Background ISBN 1-85723-179-1
- 1994 Feersum Endjinn ISBN 1-85723-235-6
- 2004 The Algebraist ISBN 1-84149-155-1
- 2009 Transition ISBN 9780316071987
Novelaj kolektoj
redakti- The State of the Art (1991) ISBN 0-929480-06-6
- The Spheres (Birmingham Science Fiction Group, 2010)
Ne-fikcio
redakti- Raw Spirit (2003) ISBN 1-84413-195-5 — pri Skotlando kaj viskiaj distilejoj
Notoj
redakti- ↑ "Iain Banks, maestro de la ficción y el humor gótico", J.A., El País, Madrido, 18a de junio de 2013, paĝo 45.
- ↑ El País, op. cit.
- ↑ El País, same.
- ↑ "A personal statement from Iain Banks". Iain M Banks. 3an de aprilo 2013. Konsultita la 6an Aprilo 2013.
- ↑ "Author Iain Banks dies", BBC News Online, 9a de Junio 2013.