Hugo Favolius
Hugo Favoli estis nederlanda erudiciulo, kuracisto kaj humanisto. Favoli verkis en latinaj versoj pri sia turbulema vojaĝo kiun li faris inter Venecio kaj Konstantinopolo sub la titlo "Hodoeporicum Byzantium", dediĉita al la Kardinalo Antoine Perrenot de Granvelle (1517-1586) kaj presita en Loveno, en 1563.
Hugo Favolius (1523-1585) | ||
---|---|---|
"Hodoeporici Byzantini", verko de Hugo Favolius, eldonita en 1563
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1523 en Midelburgo, Nederlando | |
Morto | 10-an de aŭgusto 1585 en Antverpeno, Belgio | |
Alma mater | Universitato de Padovo | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto-verkisto vd | |
Biografio
redaktiHugo Favoli estis filo de Francesco Favoli, kiu translokiĝis el Pizo al Midelburgo kiel komercisto kaj laboris kiel faktoriisto[1] por la ĝenova kaj florentina komercentrepreno. Lia patrino estis Anna Hughes, filino de nekonata Hugo el Zelando. Hugo Favoli havis du fratojn, Baptistan kaj Gheeradijn, kaj fratinon nomitan Lucretia.
Post sia elementa edukado en sia hejmurbo Midelburgo, Hugo Favoli unue studis filozofion kaj poste medicinon ĉe la Universitato de Padovo, la ĉefa lernado-institucio en Eŭropo tiutempe. En 1545, laca de la instruo de Galeno, li vojaĝis al Italio kun amikoj, vizitis Romon kaj poste iris al Venecio. Tie li renkontis Matthias Laurijn (1486-1540), lerneja amiko kaj sekretario de Gerardus Veltvyckus (1500-1555), ambasadoro de Karlo la 5-a.
La flandra diplomato kaj klera hebristo Gerardus Veltvyckus von Ravenstein estis sekretario de Nicolas Perrenot de Granvelle (1486–1550), ministro por eksteraj aferoj de la imperiestro Karlo la 5-a. Pro sia lingvoscio, li estis sendita al la kortego de sultano Sulejmano la 1-a en 1545 por negoci paŭzon en la milito kontraŭ Karlo la 5-a, kaj la greko Nikandros Noukios (1500-1556), kiu vivis en Venecio, akompanis lin al Konstantinopolo. Laurijn persvadis Hugo Favoli aliĝi al la projekto.
La grupo komencis la vojaĝon el Venecio en junio de tiu jaro kaj atingis sian cellokon en la aŭtuno. Favoli eluzis la ŝancon kaj vizitis kelkajn grekajn insulojn antaŭ revenado al Venecio tra Epiro kaj Kalabrio ĉe la fino de la vintro.
Estas nekonate ĉu Favoli jam finis siajn studojn antaŭ la vojaĝo aŭ ĉu li faris tion poste. Je nekonata dato li revenis al Nederlando kaj ekloĝis kiel kuracisto en Antverpeno. Li troviĝas tie unuafoje kiel urba kuracisto en 1564 kaj poste regule laŭ arkivoj.
Li verŝajne edziĝis kun Cecilia van Bree de Midelburgo antaŭ 1570. En 1573 li estis dekano de la medicina gildo en Antverpeno. Li mortis tie en 1585, baldaŭ antaŭ sia 62-a naskiĝtago, kaj estis entombigita en la katedraltombejo laŭ sia propra peto. Li skribis la surskribon sur sia tombo mem.[2]
Verkaro
redakti- Hodoeporici Byzantini Lib. tres, 1563
- Arcvs Aliqvot Trivmphal. Et Monimenta Victor. Classicae, 1572
- Arcus aliquot triumphal. et monimenta victor. classicæ, in honor. Jani Austriæ, 1572
- Carmen Heroicum de classica ad Naupactum contra Turcas victoria per Joannem Austriacum. Plantinus, Antverpeno 1572
- Almanack en Prognosticatie, op de Revolutie vanden Iare ons Heeren MDLXXVIII. Waesberghe, Antverpeno, 1578
- De deis gentium imagines, 1581
- Theatri orbis terrarum enchiridion, minoribus tabulis per Philippum Gallaeum exaratum, 1585
- Enchiridion theatri orbis terrarum, carmine illustratum. Antverpeno, 1585
Vidu ankaŭ
redakti- Johannes Sambucus (1531-1584)
- Daniel Tilenus (1563-1633)
- Abraham Ortelius (1527-1598)
- Nicolas Perrenot de Granvelle (1484-1550)
- Antoine Perrenot de Granvelle (1517-1586)
- Valerius Andrea (1588-1655)
- Gerardus Veltvyckus (1500-05.01.1555)
- Matthias Laurijn (1486-1540) urbestro de Bruĝo