Henry Van de Velde
Henry VAN DE VELDE (naskiĝis la 3-an de aprilo 1863, mortis la 15-an de oktobro 1957) estis belga pentristo, dezajnisto, fasonisto kaj arkitekto. Kune kun Victor Horta li povas esti konsiderata kiel unu el la plej gravaj reprezentantoj de Novarto. Lia edzino estis Marie-Louise van de Velde. Li fondis Artmetilernejon de Vajmaro.
Henry Van de Velde | |
---|---|
Portreto de 1904, pentrita de Nicola Perscheid | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1863 en Antverpeno |
Morto | 15-an de oktobro 1957 (94-jaraĝa) en Zuriko |
Tombo | Tervuren Communal Cemetery (en) |
Lingvoj | franca • nederlanda |
Loĝloko | Villa Bloemenwerf |
Ŝtataneco | Belgio Germanio |
Alma mater | Reĝa Akademio de Belaj Artoj Genta Universitato |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Marie-Louise Van de Velde |
Okupo | |
Okupo | arkitekto inĝeniero internodekoraciisto dizajnisto de juveloj universitata instruisto dezajnisto pentristo furniture designer (en) |
Verkoj | Libra turo Muzeo Kröller-Müller Villa Bloemenwerf National Institute for Technical Education Leuven |
Vivo
redaktiVan de Velde studis pentradon en Antverpeno kaj Parizo. Li pentris en la neo-impresionisma stilo, punktismo (france nomita pointillisme) kaj en 1889 iĝis membro de la artista grupo "Les XX" en Bruselo.
Ekde la jaro 1892 li forlasis la pentroarton kaj sin dediĉis al aplikitaj artoj (artforĝado, porcelano kaj manĝilaro, modo, tepiŝo- kaj ŝtofodezajno,…) kaj ankaŭ je la arkitekturo de interalie sia propra domo en Uccle. Li dezajnis ankaŭ internajn domaranĝojn kaj meblojn por la influriĉa arta komerco "Novarto" kaj de la galeriisto Samuel Bing en Parizo en 1895. Ankaŭ la verko de van de Velde aperis en la pavilono de Bing dum la internacia ekspozicio de 1900 en Parizo. Influis Van de Velde la brita movado arts and crafts kun John Ruskin kaj William Morris kaj estis unu el la unuaj arkitektoj kiuj dezajnis meblojn abstrakte kun klinitaj linioj. Van de Velde sin rezistis kontraŭ kopiado de historiaj stiloj kaj konscie elektis originalan fasonadon. Li volis forigi la banalecon kaj malbelecon el la homa spirito.
Ĉirkaŭ la ŝanĝiĝo de la jarcento, Henry van de Velde iom laboris en Germanio, interalie por la muzeo Folkwang en Hagen kaj la domo de Nietsche en Weimar. Li cetere estis la fondinto de la Kunstgewerbeschule [arta lernejo] en Weimar, la antaŭanto de la Bauhaus kiu de Walter Gropius estis pliellaborita en Dessau.
Dum la Unua mondmilito li restadis en Svisio kaj Nederlando, kie li dezajnis la muzeon Kröller-Müller en Otterlo. De 1926 ĝis 1936 li estis profesoro ĉe la Genta Universitato, kie li estis la arkitekto de la konata Libra turo. En Loveno li konstruis inter 1936 kaj 1942 sian lastan konstruaĵon, nome teknikan lernejon. Unu lia apogantino fervora en Vajmaro estis la granddukino Karolino (Saksio-Vajmaro-Eisenach).
Kelkaj verkoj de li
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Informoj ĉe archinform.net
- Henry van de Velde ĉe la paĝoj de DWB
- Esplorprojekto de Stiftung Weimarer Klassik und Kunstsammlungen
- Biografio en la angla Arkivigite je 2011-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Villa Esche en Chemnitz
- Van-de-Velde-Haus Schulenburg en Gera Arkivigite je 2016-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Van de Velde - loĝdomo en Vajmaro