Genocido
Genocido estas la sistema kaj planita ekstermado de popolo, de etna grupo aŭ de difinita homa grupo. Ĉi tiun fakvorton ekuzis en 1944 la poldevena juda advokato Raphael Lemkin prenante kiel ekzemplon la planitan amasmortigon de la Junaj Turkoj kontraŭ la Armenoj.
Genocidoj okazis multfoje dum Historio, unu genocido povas esti kaŭzo de morto de kelkaj milionoj da homoj.
Kiel regulo en la historio, indiĝenaj popoloj ŝajne estas ĉiam celitaj esti viktimoj de tutetna-kontraŭaj klopodoj de centra registaro fare de armeo.
Konvencio pri la prevento kaj puno de genocido, (angle: Convention on the Prevention and Punishment of the Crime of Genocide, aŭ mallonge Genocido-Konvencio aŭ Konvencio pri genocido estas multŝtata (multlatera) konvencio kiu establas la internacian juran statuson de la koncepto de "genocido" kiel gravan krimon kontraŭ la homaro, kaj ankaŭ donas ĝian laŭleĝan difinon. Ĝi estis adoptita per rezolucio 260 (III) fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 9-an de decembro 1948 en Parizo. La Konvencio ekvalidis la 12-an de januaro 1951.
La Internacia Asocio de Genocidologoj (angle International Association of Genocide Scholars) estas neprofitcela internacia organizaĵo kaj eldonejo kies celo estas antaŭenigi la esploradon kaj instruadon de la temo de genocido, kaj antaŭenigi politikon de genocid-evitado.
Parta listo de akuzoj pri genocidoj
redakti- La Biblia genocido en Kanaano, en kiu malaperis la kanaanaj gentoj post la invado de Hebreoj, kiel rakontita en la libro de Josuo kaj en Readmono.
- Genocido de la Adigoj, oni taksas, ke pli ol miliono da adigoj pereis inter 1864-1860.
- Konga genocido farita de belga reĝo
- Germana genocido de hereroj kaj namoj
- Armena genocido, farita de Otomana Imperio
- Asiria genocido
- Genocido de la grekoj de la Ponto
- Holodomoro, soveta genocido farita de NKVD per malsatigo de kelkaj milionoj de ukrainoj
- Genocido de la ingriaj finnoj
- Genocido de Josif Stalin en Sovetunio, konata kiel la Granda purigo. Laŭ la konkludoj de la komisiono instalita de Boris Jelcin, en la jaro 1937 estis arestitaj 136.000 ekleziuloj kaj je ili 85.000 estis mortigitaj; en la sekvanta jaro estis arestitaj kaj deportitaj 28.000 ekleziuloj kaj je ili 21.500 estis mortigitaj... vidu Gulago.
- Masakro de Katin de kelkdek miloj de polaj oficiroj fare de NKVD
- Holokaŭsto, la tuteŭropa genocido de judoj fare de germanaj nazioj
- "Porajmos", la tuteŭropa genocido de ciganoj fare de Tria Regno
- Volinia masakro de poloj fare de ukrainaj naciistoj
- Dispartigo de Hindio
- Japana amasbuĉo de Nankino
- Genocido farita de Mao Zedong en Ĉinio dum la Kultura Revolucio
- Bangladeŝa genocido
- Kamboĝa Genocido
- Operaco Anfal, en Irako kontraŭ la kurdoj
- Ruanda genocido
- Genocido en la Balkano, Kosovo[1] Masakro de Srebrenico
- Palestinanoj taksas sian Napha (mortigo, forfuĝigo kaj diasporigo) kiel genocido, kaj lastatempe fare de la israela armeo kontraŭ palestinanoj de Gaza strio ekde la fino de 2023 kiel reago al antaŭa terorisma atako fare de Hamas kaj ĝenerale fare de la israelaj fortoj kaj aliaj judoj kontraŭ ambaŭ sektoroj de Palestino. Ĉu temas pri genocido aŭ ne okazas disputo kaj eĉ juraj procesoj, same kiel okazis ĉe aliaj akuzoj pri genocido.
- Milito en Darfuro
- La etna purigo de la Jezidoj fare de la Islama Ŝtato
- Birmo akuziĝas ĉe la Internacia Kortumo pri genocido kontraŭ la rohinĝoj
- Atombombadoj de Hiroŝimo kaj Nagasako
Referencoj
redakti- ↑ Fatbardha Demi, Genodico dum du jarcentoj, Bulteno de la albana Esperanto-Asocio, nro 113, junio 2014, p. 23, la 31-an de januaro 2014, alirita la 31-an de januaro 2017.
Vidu ankaŭ
redakti- Krimoj kontraŭ la homaro
- Rasismo
- Socia darvinismo
- Etna purigado
- Internacia Krima Kortumo
- Sven Lindqvist
- Koncentrejo
- Ekstermejo
- Holokaŭsto
- Kultura genocido
- Koro de Mallumo
-
Viktimoj de la Ruanda genocido.
Foto Sascha Grabow -
Viktimoj de la Ruanda genocido en 1994
-
Memorigaĵo