Géza Forintos
Géza Forintos [forintoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Forintos Géza Kálmán Elemér estis hungara ministeria oficisto, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis forintosházi.
Géza Forintos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de junio 1868 en Mihályfa |
Morto | 12-an de junio 1954 (85-jaraĝa) en Mihályfa |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–dekjaro de 1890) |
Familio | |
Patro | Kálmán Forintos (en) |
Infano | György Forintos (en) |
Okupo | |
Okupo | advokato kontoristo |
Géza Forintos naskiĝis la 27-an de junio 1868 en Mihályfa, li mortis la 12-an de junio 1954 en Mihályfa.
Biografio
redaktiGéza Forintos maturiĝis en mezlernejo en Székesfehérvár, poste li akiris juran diplomon kaj doktoriĝis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Post la diplomo li laboris en ministerio pri defendo, kie paŝo post paŝo akiris pli altajn postenojn. Post la 1-a mondmilito li okupiĝis ofte pri la familia bieno en Orbányosfa-Forintosháza. Dum la Hungara Sovetrespubliko lia bieno estis prirabita. En 1921 li emeritiĝis. Li edziĝis en 1899, lia edzino naskis 5 gefilojn.