Franca Esperanto-Instituto
Franca Esperanto-Instituto (FEI) estas sendependa organizo konsistanta el reprezentantoj de SAT-Amikaro (franclingva laborista organizo) kaj de Espéranto France (filio de UEA) kaj tri kromaj alelektitoj. Ĝi zorgas pri la programoj de ekzamenoj por franclingvanoj, organizas ekzamenojn kaj disdonas diplomojn.
Franca Esperanto-Instituto | ||
---|---|---|
esperanto-organizaĵo | ||
Fondinto(j) | Espéranto-France vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Historio
redaktiFEI estis kreita en la jaro 1934 sub la impulso de Gaston Waringhien, kiu estis ĝia unua prezidanto ĝis 1963. Dum la unuaj jaroj, li vigle prizorgis eldonadon de broŝuroj, unue pedagogiaj kaj poste literaturaj.
Eldonoj de FEI
redaktiUnua serio, pedagogia
redakti- 1. Unuagrada kurso per Korespondo, de M. Rameau kaj G. Waringhien
- 2. Facilaj Esperantaj legaĵoj, kompilitaj de G. Waringhien, 1935
- 3. Gvidlibro por la Ekzamenoj de SFPE, de G. Waringhien
- 4. Duagrada Kurso por Korespondado, de M. Rameau kaj G. Waringhien
- 5. Traduko de la Provtekstoj en la Gvidlibro, de G. Waringhien, 1937
- 6. Vocabulaire de poche Français-Espéranto, dua eldono, de Louis Bastien
- 7. Cours illustré d'Espéranto (méthode directe) par le Dr. Ferenc Szilagy, adaptita franclingve de G. Waringhien, 1938
- 8. ABC d'Espéranto, à l'usage de ceux qui aiment les lettres, par G. Waringhien (3 eldonoj: 1946, 1967 kaj 2001).
- 9. Ne kiel Meier! de R. Schwartz
Dua serio, beletra
redakti- 1. Polusaj glacioj sub noktomeza suno de Joël Thézard
- 2. La Bela Historio de Jozef, de Zamenhof, ilustrita per 12 desegnaĵoj de J. Thézard
- 3. Sen Eliro; La Respektema P...., de J.P. Sartre, tr. de R. Bernard
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala TTT-ejo Arkivigite je 2010-12-29 per la retarkivo Wayback Machine