Fiŝagleto
La fiŝagleto (Ichthyophaga humilis) estas birda specio de la genro Ichthyophaga, kiu signifas manĝanto de fiŝoj, kaj de familio Akcipitredoj kiu enhavas ankaŭ multajn speciojn de rabobirdoj, nome agloj, milvoj, akcipitroj, cirkuoj, ktp.
Fiŝagleto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiTiu birda specio loĝantas en la ĉirkaŭaĵo de Himalajo. Estas informoj pri ĉeesto ĉe Gujarato kaj Centra Barato kaj malpli certe en rivervalo Kaveri en suda Barato. Pli disigita estas ankaŭ en aliaj landoj kiel tiuj de Indoĉinio kaj Indonezio. Oni diferencigas du subspeciojn: I. h. humilis en duoninsulo Malako kaj Indonezio kaj I. h. plumbea en Himalajoj kaj Indoĉinio.
Aspekto
redaktiTemas pri mezgranda specio spite sian nomon: ĝis 60 cm longa. Ĝi estas bruna plej parte kaj blanka nur ĉe suba ventro kaj krurplumaro. Okuloj estas flavegaj kaj beko hohega kaj griza.
Kutimoj
redaktiIli loĝas en arbara medio proksima de marĉejoj aŭ riveroj. Tie konstruas neston sur arbo. Ili manĝas fiŝojn kiujn kaptas post gvatado en kaŝita gvatejo.
Referenco
redakti- BirdLife International (2004). Ichthyophaga humilis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
- Birdaj Specioj Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine