Falkoneto
Falkoneto estis antikvaj pafiloj de malpeza artilerio longaj kun kalibro kiu oscilis inter 5 kaj 7 centimetroj.[1] Ili estis dezajnitaj en la 14-a jarcento kaj formis parton de la nomita "malgranda artilerio".[1] Ili estis pafiloj 400 kg pezaj, de nepreciza pafado, kaj maksimuma atingokapablo de ĉirkaŭ 1000 metroj, kun paffrekvenco de 15 minutoj.[2]
Ili estis esence malgrandaj kanonoj el fero, kies unuaranga celo estis okazigi damaĝon al personoj. Ili estis tre uzitaj, ĉefe por forpeli atakojn al ŝipoj.[1] Ili pafis masivajn pilkojn el fero, kvankam foje ili pafis aron de kugloj de arkebuzo.[3]
Foje ili estis demuntitaj en la ŝipo por esti portita per mulo aŭ dorse de persono por esti uzata poste aliloke. Hernán Cortés havis kvar el ili kiam li konkeris Tenoĉtitlanon kaj Francisco Pizarro unu kiam li eniris en Cajamarca.[3]