Familio de Steyl
La Societo de la Vorto de Dio (latine Societas Verbi Domini aŭ Societas Verbi Divini, akronime SVD, ankaŭ nomita la Verbitoj, la Steyler Misiistoj aŭ la Familio de Steyl (populara nomo en Germanlingvio estas ankaŭ Steyler Missionare - Steylaj misiistoj) estas monaĥ(in)a ordeno laŭ papa juro de la katolika eklezio. Ĝi konsistas el tri kongregacioj fondite de Arnold Janssen.
Familio de Steyl | ||
---|---|---|
Společnost Božího Slova | ||
Katolika religia ordeno misiista societo | ||
Komenco | 1875 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Northbrook | |
Fondinto(j) | Arnold Janssen vd | |
Filioj | Colégio Arnaldo (en) vd | |
Posedatoj | DYRF-AM (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Partoj
redaktiLa sindivido de la Steyl-misiistoj en tri kongregaciojn (unu por viroj, du por virinoj) jenas:
- En la 8.9.1875 estiĝis en la nederlanda loko Steyl (urboparto de Tegelen, Venlo) la germana misia ordeno Societo de la Dia vorto - Societas Verbi Divini (mallongigo: SVD) kun la celo antaŭenpuŝi misiadon en nekristanaj ŝtatoj (antaŭe precipe en Ĉinio). Nuntempe la kongregacio havas kiel fokuson animzorgadon en la Tria mondo. Sidejo de la ĝenerala konsilio estas en Romo. En 2005 ĝi havis ne tute 6.000 membroj.
- Ankaŭ misie agadas la en la 8.12.1889 de Janssen kune kun Josepha Stenmanns (+1903) kaj la en 1995 beatigita Anna Helena Stollenwerk (+1900) fondita Societo de la Servistinoj de la Sankta Spirito (latine: Congregatio Missionalis Servarum Spiritus Sancti, mallongigo: SSpS). Ankaŭ ties ĝenerala konsilio havas la sidejon en Romo (por ne tute 3.700 membroj).
- De la dua grupo devenis en la 8.12.1896 la edifa ordeno (vivo de preĝado en klaŭzuro) de la Fratinoj de la senĉesa adorado (latine: Congregatio Servarum Spiritus Sancti de Adoratione perpetua, mallongigo: SSpSAP)