Eugène de Zilah
Franca kaj hungara esperantisto
Eugène de ZILAH, esperanta beletristo, naskiĝis en Mezőtúr, Hungario, la 3-an de januaro 1939 kaj mortis la 2-an de oktobro 2020[1]. Ekkonis Esperanton 13-jara. Forlasis Hungarion post partopreno en la ribelo de 1956. En Francio, kie li fariĝis franca civitano, li laboris en banko, doktoriĝis pri filozofio, instruis filozofion en liceo, multe vojaĝis. En 1985 kun sia edzino Madeleine de Zilah li lanĉis la kulturan revuon La Gazeto. En 1988 li fondis OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj). En 1991 li ekvivis sur sia jaĥto "Kerguelen" en Grekio kaj eklaboris plentempe pri Esperanta verkado (li verkis literaturan prozon, eseojn, artikolojn).
Eugène de Zilah | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Jenő Éltető Zilahi | |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1939 en Mezőtúr | |
Morto | 2-an de oktobro 2020 (81-jaraĝa) en Verduno | |
Lingvoj | Esperanto • franca • hungara vd | |
Ŝtataneco | Francio (1967–) Hungario (1939–) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Madeleine de Zilah vd | |
Profesio | ||
Okupo | esperantisto verkisto vd | |
Laborkampo | Kreiva kaj profesia verkado, filozofio, prozo kaj Esperanto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Verkoj
redakti- Originalaj
- Vivi sur barko (memoroj). Cannes et Clairan, Bernard, 1994.
- Kaj kiu pravas (memoroj). Vieno, Pro Esperanto, 2002.
- La princo ĉe la hunoj (romano). Novjorko, Mondial, 2011.
- Tradukoj
- Diskurso pri la Metodo. René Descartes. Chapecó, Fonto. Unua eldono: 1985; dua eldono: 2012.
Recenzoj
redakti- Kaj kiu pravas“
|