Dumbrăvița (Brașov)
komunumo de Rumanio
Dumbrăvița [dumbrəvica] (hungare: Szunyogszék, germane: Schnackendorf) estas komunumo en Rumanio norde de Codlea. En 1910 ĝi havis 2 310 loĝantojn (rumanoj), en 1992 3 618 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1509. Ĝia hungara kaj saksa loĝantaro pereis en la jaroj 1658 kaj 1683. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Fogaras vármegye). Administre apartenas al ĝi Vlădeni.
Dumbrăvița | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Brașov | |
Alinome | Szunyogszék hungare, Schnackendorf germane | |
Iama hungara departemento | Fogaras (reĝa departemento) | |
Situo | 45° 46′ N, 25° 26′ O (mapo)45.77083333333325.430555555556Koordinatoj: 45° 46′ N, 25° 26′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 531 m | |
Poŝtkodo | 507060 | |
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
redakti- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de distrikto