Dornach
Dornach estas la ĉefloko de la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno en Svislando. Ĝi havis 6 071 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ĝi famiĝas ĉefe kiel centro de la antropozofia movado.
Dornach | |
---|---|
Blazono de Dornach | |
Goetheanum en Dornach | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Dorneck |
Geografia situo | CH1903: 613525 / 258726 (mapo)47.4791666666677.6180555555555Koordinatoj: 47° 29′ N, 7° 37′ O; CH1903: 613525 / 258726 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 6071 |
Areo | 5,77 km² |
Alteco | 338 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4143 |
Komunumkodo | 2473 |
Mapo de Dornach | |
Geografio
redaktiLa komunumo Dornach situas ĉe la bordo de la rivero Birs proksimume 10 kilometrojn sudoriente de Bazelo. Kun la najbaraj komunumoj Reinach en okcidento kaj Arlesheim en sudo Dornach praktike kunkreskis kaj formas integran parto de la aglomeraĵo de la urbo Bazelo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,77 km², de kiuj 46,3% estas kovritaj de arbaro, 17,3% servas por agrikulturo kaj 35,5% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiDornach limas al Arlesheim (Kantono Bazelo Kampara), Gempen, Hochwald, Duggingen (Kantono Bazelo Kampara), Aesch (Kantono Bazelo Kampara) kaj Reinach (Kantono Bazelo Kampara).
Trafiko
redaktiDornach situas ĉe la fervojlinio de Bazelo al Delemonto kaj estas servata de la regiona trajnlinio S3. Oriente de la komunumo pasas la ekspresvojo H18 kaj la kantona ĉefvojo n-ro 18 de Bazelo al Delemonto.
Datumoj
redakti- areo: 575 ha, el kiuj 45% arbaro, 29% setlejoj, 25% agrikulturo kaj 1% neproduktiva surfaco.
- loĝantoj: 6221 (fine de 2005)
- fremdlandanoj: 23%.
- religio: 34% katolikoj, 22% reformitoj
Vidindaĵoj
redakti- Kapucena monaĥejo, kiu estis dum pli ol 330 jaroj religia centro de la nordokcidenta Svislando.
- 22 metrojn longa memorigilo (reliefa muro) el 1949 por memorigi batalon de la ŝvaba milito en 1499.
- Kantona administracio
- Vilaĝcentro Dornachbrugg
- Malnova ponto Birs kun statuo de Nepomuk
- Hejmlandmuzeo Schwarzbubenland en la iama katolika preĝejo St. Mauritius
- Malnova pastrodomo (nuntempe urbodomo)
- Vilaĝocentro Oberdornach
- Kastelruino Dorneck
- Goetheanum
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Dornach datiĝas el la jaro 1223 kiel Tornacho.
Famuloj
redakti- Rudolf Steiner (1861-1925) : filozofo, mortis en Dornach
- Arthur Stoll (1887-1971) : kemiisto, mortis en Dornach
-
Granda salo en Goetheanum
-
Arkivo de Rudolf Steiner
-
Eŭritmio-domo
-
Memorigilo de la ŝvaba milito
-
Hejmlandmuzeo en la iama preĝejo St. Mauritius
-
Dorsofasado de Goetheanum
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala ttt-ejo de Dornach
- Dornach-Online
- Dornach-Ligiloj Arkivigite je 2007-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Dornach en la Historia Leksikono de Svislando