Dolĉaĵo
Dolĉaĵo estas dolĉa manĝaĵo farita riĉa je sukero aŭ sukeraj ingrediencoj, samkiel karbonhidratoj. Ĝi ofte inkluzivas ankaŭ aferojn riĉaj je artefaritaj dolĉigiloj, gustoj kaj koloraĵoj.
Dolĉaĵoj estas manĝaĵoj riĉaj je sukero, kiuj tial ne servas kiel ĉefnutraĵo. Ekzistas multaj diversaj dolĉaĵoj, inter aliaj bombonoj, ĉokolado, marmeladoj kaj karameloj. Ilin oni vendas en dolĉaĵejo (fr. confiserie). La ĉefaj dolĉaĵoj estas bombonoj, lekbombonoj.
Historio
redaktiAntaŭ ol sukero estis havebla en la antikva okcidenta mondo, dolĉaĵoj estis bazitaj sur mielo[1]. La mielo estis uzita en Antikva Ĉinio, Antikva Barato, Antikva Egiptio, Antikva Grekio kaj Antikva Romo por kovri fruktojn kaj florojn, por konservi ilin aŭ por krei dolĉaĵojn[2]. Inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a.K.E., la persoj, sekvitaj fare de la grekoj, faris kontakton kun la hinda subkontinento kaj ĝiaj "sukerkanoj kiuj produktas mielon sen abeloj". Ili adoptis kaj poste disvastigis sukeron kaj sukerkanan terkultivadon[3]. Sukerkano originas de la tropika hinda subkontinento kaj Sud-Orienta Azio[4] .
Komence de la historio de sukeruzo en Eŭropo, ĝia komenco estis la apotekisto kiu ludis la plej gravan rolon en la produktado de suker-bazitaj preparaĵoj. Mezepokaj eŭropaj kuracistoj lernis la kuracajn uzojn de la materialo de la bizancaj araboj kaj grekoj. Mezorienta kuracilo por reŭmatismo kaj febro estis malgrandaj torditaj bastonetoj de tirita sukero, en la araba nomitaj al fänäd aŭ al pänäd. Tiuj iĝis konataj en Anglio kiel alphenics. Ili estis la antaŭuloj de hordea sukeraĵo kaj tuso-bombonoj. Suker-tegitaj juglandoj aŭ spicoj por ne-medicinaj celoj markis la komencon de dolĉaĵejo en malfrua mezepoka Anglio.
Ĉar la ne-medicinaj aplikoj de sukero formiĝis, la laboro de dolĉaĵisto aŭ sukeraĵisto, iom post iom ekestis kiel aparta metio.
Etimologio
redaktiEn la malfrua mezepoka periodo, la vortoj konfyt, comfect aŭ cumfitt estis senmarkaj esprimoj por ĉiuj specoj de dolĉaĵoj faritaj de fruktoj, radikoj aŭ floroj konservitaj kun sukero. En la 16-a jarcento, cumfit estis pli specife semo, nukso, aŭ malgranda peco de spico enkapsuligita en ronda aŭ ovoforma maso de sukero. Dolĉaĵproduktado estis fundamenta lerteco de la unua dolĉaĵisto, kiu estis plej konata en 16-a kaj 17-a jarcenta Anglio kiel comfitmaker (dolĉaĵisto). Spegulante ilian origine medikamentan celon, aliflanke, la dolĉaĵoj ankaŭ estis produktitaj fare de apotekistoj. Gvidlinioj pri ilia uzo aperis en apotekoj same kiel kuiradtekstoj. Frua mezepoka latina nomo por apotekisto estis confectionarius, kaj estis en tiu speco de sukera laborejo ke la agadoj de la du metioj interkovriĝis kaj ke la vorto "sukeraĵejo/pasteĉejo" ekestis[5].
Specoj de dolĉaĵoj
redaktiTemas pri produktoj kun sukerenhavo de almenaŭ 20% .
Bakitaj kaj batitaj ovoblankoj kun sukero.
Konfitaĵo, marmelado, povidlo (ru: Повидло), varenje (ruse: Варенье)
Fruktoj aŭ beroj kuiritaj en dolĉa siropo, estas klasifikitaj laŭ la kuira teknologio kaj la konsistenco de la preta produkto.
Krokantaĵoj (fr, nougatine, de: Krokant, en: brittle)
Bombonoj faritaj el miksaĵo de karameligita sukero kaj dispremitaj nuksoj.
- Bombonoj, tofeoj, karameloj, lekbombonoj: malgrandaj dolĉaĵoj en formo de buloj, stangoj aŭ kusenoj faritaj el karameligita sukero, ĉokolado, melaso, kondensita lakto kaj aliaj produktoj.
- Ĉokoladaĵoj: sukeraĵo farita el disbatitaj faboj de kakao kun aldono de aliaj ingrediencoj.
- Konfitaĵoj (konfititaj fruktoj): konfitaĵoj rezultas el metodo de konservado de freŝaj fruktoj en sukersiropo por pliigi la sukeran enhavon ĝis 70%. Ĉerizoj, ananasoj, prunoj, zingibroj, fragoj, citrusŝeloj, akvomelonoj, piroj, kukurboj, papajoj, same kiel kelkaj specoj de floroj, precipe violoj, estas vaste produktataj por vendi en sukeraĵejo. Konfititaj fruktoj venas en molaj kaj malmolaj formoj. Ili estas popularaj en Mezoriento kaj Centra Azio.
- Marcipano: sukeraĵa produkto farita el elasta miksaĵo farita el migdaloj aŭ aliaj nuksoj kun pulvora sukero.
- Mola bombono: milda aroma maso de fruktoj aŭ kremo kun la konsistenco de dika acida kremo.
Bildgalerio
redaktiVidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ (en) NPCS (2013). Confectionery Products Handbook (Chocolate, Toffees, Chewing Gum & Sugar Free Confectionery. India: Asia Pacific Business Press. p. 1. ISBN 9788178331539
- ↑ (en) Toussaint-Samat, Maguelonne (2009). A History of Food. New Jersey: Wiley-Blackwell. ISBN 9781444305142
- ↑ (en) «Agribusiness Handbook: Sugar beet white sugar Arkivigite je 2015-09-05 per la retarkivo Wayback Machine» (PDF). Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, Unuiĝintaj Nacioj, 2009
- ↑ (en) George Watt (1893), The Economic Products of India (La Ekonomiaj Produktoj de Hindio), W.H. Allen & Co., Vol 6, Parto 2, paĝoj 29–30
- ↑ (en) "The Art of Confectionery". Historic Food. Arkivigite je 2017-11-18 per la retarkivo Wayback Machine