Don Rosa
Don ROSA (aŭ plennome Keno Don Hugo Rosa) estas la plej konata de nuntempaj komiksaj verkistoj de Donald Duck. Li naskiĝis je la 29-a de junio 1951 kaj loĝas en Louisville, Kentukio, Usono (lia naskiĝurbo).
Don Rosa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1951 (73-jaraĝa) en Louisville |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Kentukio St. Xavier High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Ann Payne (en) (1980–) |
Okupo | |
Okupo | bildliteraturisto scenaristo verkisto ilustristo |
La plej konata verko de Rosa estas The Life and Times of $crooge McDuck (La Vivo kaj Tempoj de $kruĝo MakAnaso), kiu estas rakonto pri la vivo de Scrooge McDuck.
Oni povas trovi dediĉon al Carl Barks en preskaŭ ĉiu verko de Rosa. La dediĉo (D.U.C.K., Dedicated to Unca Carl from Keno - Dediĉita al onklo Carl el Keno) estas ofte kaŝita en la unua panelo aŭ la unua paĝo de la rakonto.
Krom la Donald Duck -verkoj Rosa verkis siajn proprajn komiksojn - nomataj Pertwillaby Papers kaj Captain Kentucky - en la 1970- kaj 1980- jardekoj.