Dialektika materiismo
Dialektika materiismo estas filozofio de scienco kaj naturo disvolvigita en Eŭropo kaj bazita sur la verkoj de Karl Marx kaj Friedrich Engels.[1][2] Kontraste al la Hegela dialektiko, kiu emfazis la idealisman observon ke homa sperto estas dependa el la mensaj perceptoj, Marksisma dialektiko emfazas la gravon de la realmondaj kondiĉoj, laŭ terminoj de klaso, laboro, kaj sociekonomikaj interagoj. Marx supozis, ke tiuj materiaj kondiĉoj enhavas kontraŭdirojn kiuj celas solvon en novaj formoj de socia organizado.
Dialektika materiismo akceptas la evoluon de la natura mondo kaj la apero de novaj kvalitoj de la Esto je novaj stadioj de evoluo. Kiel Z. A. Jordan notis, "Engels faris konstantan uzadon de metafizika rigardo ke la alta nivelo de ekzisto aperas el kaj havas siajn radikojn en la malsupra nivelo; ke la plej alta nivelo konstituas novan ordon esti en ties neeviteblaj leĝoj; kaj ket tiu procezo de evolua antaŭeniro estas regata per leĝoj de disvolvigo kiuj reflektas bazajn proprecojn de 'materio en movo kiel tuto'."[3]
La formulo de la soveta versio de dialektika kaj historia materiismo (kiel en la Stalina libro О диалектическом и историческом материализме, Dialektika kaj historia materiismo) en la 1930-aj jaroj fare de Jozefo Stalino kaj liaj asociitoj, iĝis la "oficiala" soveta interpreto de Marksismo. Ĝi estis kodigita kaj popularigita en lernolibroj kiuj devis esti legitaj en Sovetunio same kiel en kelkaj aliaj landoj de Orienta Eŭropo.