Chlorella vulgaris
Chlorella vulgaris estas unuĉela verdalgo el genro klorelo (Chlorella). La ĉeloj havas la diametron de ĉirkaŭ 4–10 μm kaj kugloformon. La vegetativa reproduktado okazas per estigo de aŭtosporoj. Seksa reproduktado ne estas konata.
Chlorella vulgaris vivas en fluakvoj kaj nefluakvoj, en dolĉaj kaj saletaj akvoj, ĝi disvastiĝis dismonde.
La specion izolis en 1889 Martinus Willem Beijerinck ĉe Delft. Chlorella vulgaris estas uzata en la sciencaj esploroj kiel modela organismo, la meĥanismo de la fotosintezo estis malkovrita per tiu algospecio.
Chlorella vulgaris estas kultivebla en grandaj kvantoj kaj uzebla kiel nutraĵaldonaĵo, krudmaterialo por kosmetikaĵoj, nutraĵo por larvoj en la akvokulturo. La sekigita biomaso de Chlorella vulgaris entenas ĉirkaŭ 50 procentojn da proteino kaj produkteco po hektaro estas 120 tu/ha (komparu al tritiko: ĉirkaŭ 7 tu/ha).
Dumtempe la algo graviĝis plu kiel fonto de iaj plurfoje nesaturitaj grasacidoj (ekz. alfa-linolenacidoj) kaj karotinoidoj (ekz. luteino).