Chico Science
Chico Science, realnome Francisco de Assis França (naskiĝinta la 13-an de marto 1966 en Olinda; mortinta la 2-an de februaro 1997 en Recife) estis brazila muzikisto.
Chico Science | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1966 en Olinda |
Morto | 2-an de februaro 1997 (30-jaraĝa) en Recife |
Mortokialo | Trafikakcidento |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | kantisto komponisto |
TTT | |
Retejo | http://www2.uol.com.br/JC/chicoscience/carreira.htm |
Vivo
redaktiChico Science estis kun sia bando Nação Zumbi unu el la fondintoj de Mangue Beat, muzikstilo interliganta tradiciajn muzikformojn de nordorienta Brazilo (ekzemple foroo kaj marakatuo) kun modernaj elementoj (ekzemple funko kaj hiphopo. Lian muzikon influis interalie James Brown.
Komence Chico Science estis mebro de la grupoj Orla Orbe kaj Loustal. Proksimume 1991 li fondis la bandon Nação Zumbi kaj verkis kune kun Fred 04, kantisto de la grupo Mundo Livre S/A, la manifeston de Mangue Beat Caranguejos Com Cerebros („cerbohavaj kankroj“). Dum koncertvojaĝoj tra norda Ameriko kaj Eŭropo la muzikgrupo ricevis multan respekton kaj validis kiel unu el la plej novigemaj brazilaj bandoj de la 1990-aj jaroj. Chico Science kaj Nação Zumbi kune surdiskigis por du muzikalbumoj: Da Lama ao Caos (1994) kaj Afrociberdelia (1996).
Chico Science mortis en la aĝo de 30 jaroj dum trafikakcidento en Recife. Post lia morto Nação Zumbi surdiskigis por kvar pluaj albumoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Chico Science Arkivigite je 2009-10-14 per la retarkivo Wayback Machine