Cesare Lombroso
Cesare LOMBROSO [ˈtʃeːzare lomˈbroːzo] (naskiĝis kiel Carlo LÉVY la 6-an de novembro 1835 en Verona, Aŭstra Imperio, hodiaŭ Italio – mortis la 19-an de oktobro 1909, Torino, Italio) estis itala psikiatro, kirurgo, higienisto, antropologo kaj kriminologo.
Cesare Lombroso | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marco Ezechia Lombroso |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1835 en Verono |
Morto | 19-an de oktobro 1909 (73-jaraĝa) en Torino |
Tombo | Monumenta Tombejo de Torino |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1909) |
Alma mater | Universitato de Torino Universitato de Pavio |
Subskribo | |
Familio | |
Infanoj | Paola Lombroso Carrara (en) , Gina Lombroso (en) , Ugo Lombroso (en) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto psikiatro eseisto kriminologo verkisto universitata instruisto |
Verkoj | Palimsesti del carcere Criminal Man |
Biografio
redaktiLi studis en universitatoj de Padova, Vieno, Parizo, inter 1862–76 laboris kiel psikiatra profesoro de la Universitato de Pavio. Li iĝis en 1871 direktoro de la pesaro-a mensa malsanulejo. Li laboris en 1876 kiel profesoro pri la jurafera medicino en la Universitato de Torino. Li iĝis samloke profesoro pri la psikiatrio (1896), poste pri la kriminala antropologio (1906). Lombroso ĉiam serĉis ligojn inter la psiĥopatologio kaj fizikaj, staturaj proprecoj de la krimuloj. Lia plej grava kaj plej diskutita tezo estis, ke ekzistas genetike, herede homgrupo, kiuj restis el la pli primitiva epoko de la homaro.
Li asertis, ke la krimuloj montras neregulajn proprecojn el la fizika kaj spirita vidpunkto. Liaj tezoj popularis en la siatempa Eŭropo, sed poste oni rifuzis la heredeblecon de la krimado kaj preferis tezojn, pensojn pri la ĉirkaŭaj cirkonstancoj. Lombroso provis reformi la italan prizonan, punan sistemon kaj volis pli humanan alproksimiĝon al la krmuloj, kiujn li volis rekonduki al la socio kiel ties utilajn civitanojn.
Morto
redaktiCesare Lombroso postlasis multenombrajn kontribuojn por antropologiaj, kriminologiaj, psikologiaj, medicinaj kaj spiritualismaj sciencoj. Li estas entombigita en Cimitero Monumentale di Torino, Piemonto na Italio.
Verkoj
redakti- L'uomo delinquente (1876)
- Le Crime, causes et remèdes (1899)