Cajvana — jen rumane kaj hungare, germaneKeschwana, ukraineКажване, Kaĵvane — estas urbeto en la plej norda parto de Rumanio. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia regiono Bukovino. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 9 139 loĝantoj sur areo de 24,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 368 loĝantoj/km². Ekde la fino de la Dua Mondmilito, la limo al unue Ukraina SSR, ekde 1991 la Respubliko Ukrainio, situas en distanco de 36 kilometroj norde. En tiu direkto, en distanco de 72 kilometroj, nun en Ukrainio, ankaŭ situas la urbo Ĉernivco (rumane Cernăuţi, germane Czernowitz aŭ Tschernowitz, hungare Csernyivci, hebree צ'רנוביץ, Cernobic kaj jide טשערנאוויץ, Tŝernovic), la tradicia ĉefurbo de la regiono Bukovino.