Bazaro
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun merkato. |
Bazaro estas granda, subtegmenta aŭ subĉiela ejo, kie oni vendas varojn en diversaj sendependaj vendobudoj.
Laŭ PIV bazaro estas Loko, kovrita aŭ ne, kie estas multaj diversaj vendobudoj aŭ vendotabloj: oni proponas ekzemplojn kiaj la bazaro estas tenata ĉiun merkredon; en la bazaro ĉe mi la viando ĉiam estas bona (Zamenhofa); bazaro de malnovaĵoj(Zamenhofa); placo de l’ bazaro; Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso (Zamenhofa); fiŝbazaro, legombazaro; bazarkorbo (Zamenhofa).
Laŭ Francisko Azorín bazaro estas Loko okupata de plej diversaj vendobudoj. Magazeno, en kiu oni vendas plej diversajn komercaĵojn.[1]
Famaj bazaroj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 34.