Barceloneta
Barceloneta - insula hispana prononco [barseloNEta] kun normala esperanta sono "s", per la Internacia Fonetika Alfabeto [baɾseloˈneta] - estas municipo en Porto-Riko, situanta ĉe la norda marbordo de la insulo.
Barceloneta | |||
---|---|---|---|
municipo de Porto-Riko vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 00617 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 657 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 240 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 18° 27′ N, 66° 32′ U (mapo)18.450555555556-66.538611111111Koordinatoj: 18° 27′ N, 66° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 3 m [+] | ||
Areo | 94,24 km² (9 424 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Barceloneta, Puerto Rico [+] | |||
Fine de 2020 en la komunumo vivis 22 657 loĝantoj sur areo de 94,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 240 loĝantoj/km².
La nomo kompreneble signifas "Barceloneton", do "malgrandan Barcelonon". Tamen en Barcelono estas ankaŭ strando nomita precize Barceloneta. Tiukadre la blank-flav-ruĝaj bildoj de la flago kaj de la blazono estas prenitaj el tiuj de Barcelono.
La loĝloko estis inter la lastaj setligitaj sur la insulo, nur en 1881 tie barcelonano fondis unuan plantejon de sukerkano. Ĝis 1894 jam ekzistis tri plantejoj de sukerkano, 93 sukermuelejoj kaj ankaŭ kultiviĝis aliaj fruktoj.
Rekte ĉe la maro la bordo kompreneble situas je la marnivelo, tamen mezume la tuta municipa teritorio situas 3 metrojn super la marnivelo. La samnoma ĉefa loĝloko de la municipo kiel jam menciite fondiĝis je la 1-a de julio 1881.
Eksteraj ligiloj
redakti-
katolika kirko
-
la loka mezlernejo
-
la urba halo
-
kaj moderna teatro