Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Aung San

burma generalo kaj revolucia politikisto

Aung San (birme அக்குமை, buil hkyup aung hcan; IFA : bòʊdʒoʊʔ àʊn sʰán, naskita la 13-an de februaro 1915, mortis la 19-an de julio 1947) estis birma revoluciulo, naciisto, generalo kaj politikisto. Dum la Birma kampanjo, li batalis unue en la japana flanko kaj poste en la brita flanko. Aung San estas plej konata pro negoci la sendependecon de Birmo de Britio en 1947.

Aung San
Persona informo
ဗိုလ်ချုပ် အောင်ဆန်း
Naskiĝo 13-an de februaro 1915 (1915-02-13)
en Natmauk
Morto 19-an de julio 1947 (1947-07-19) (32-jaraĝa)
en Jangono
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Martyrs' Mausoleum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Birmo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Jangono Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Anti-Fascist People's Freedom League (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Aung San
Familio
Patrino Suu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ba Win (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Khin Kyi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Aung San Oo (en) Traduki, Aung San Suu Kyi Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

La gepatroj de Aung San estis advokato U Phar kaj Daw Suu. Li naskiĝis en la urbo Natmauk, en la distrikto Magwe, situanta en centra Birmo. Lia familio jam estis elstara en la rezista movado kiu kontraŭbatalis la aneksadon fare de Britio de la lando kiel parto de Brita Hindio en 1886.

Aung San fondis la Anti-Fascist People's Freedom League (AFPFL) en 1944, estris kiel generalo la Burma National Army (BNA) kontraŭ la invadintaj japanoj, kaj iĝis la gvidanto de Birmo en 1946 sub brita rego.

En la politika lukto por sendependeco, li estis apogita fare de kaj milicia forto kaj Mountbatten, kiuj persvadis la britan registaron por fari koncedojn al la juna politikisto. Aung San negocis plurajn decidajn traktatojn kiuj kondukis al la sendependeco de Birmo de Britio la 4-an de januaro 1948. Tamen, li ne vivis por vidi tion: la 19-an de julio 1947, li kaj ses aliaj membroj de la Plenuma Konsilio, inkluzive de lia pli maljuna frato U Ba Win, estis pafitaj dum kabinetkunveno en Rangun. La kvin pafistoj kaj la estro U Saw, ĉefministro de la iama kolonia registaro, estis pendigitaj en januaro 1948. U Nu sukcedis Aung San kiel partiestro de la AFPFL.

Aung San estis la patro de aktivulino por homajrajtoj kaj Nobel-premiito Aung San Suu Kyi.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti