Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Asparago

specio de planto
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 18 dec. 2022.

Kutima asparago (science: Asparagus officinalis var. altilis) estas la nomo de unu specio de manĝebla planto en la samnoma genro Asparago (el la ordo Asparagaloj) kiu estas manĝata kiel legomo.

verda kaj blanka asparagoj

Ĝi estis konata antikve pro sia bongusta kaj diureza ecoj. La legomo estis kultivata kaj manĝata antaŭ pli ol 2000 jaroj en la Mediteranea baseno kaj Malgrand-Azio. Recepto por kuiri asparagon estas trovebla en la plej malnova kuirlibro de receptoj de la 3-a jarcento a.K., la De re coquinaria, 3-a libro fare de Apicio.

Asparago

La genro asparago enhavas ankaŭ nemanĝeblajn plantojn (nemanĝebla asparago), ekzemple Asparagus Sprengeri). Oni povas kultivi ĝin ankaŭ en hejmoj kiel hejmajn florojn.

Blanka asparago (Spargel) estas tre bongusta kaj populara en la printempo en Germanio kaj Aŭstrio.

En Hispanio oni ofte kolektas la sovaĝan asparagojn Asparagus acutifolius L.

Nutra valoro (100 gramoj)

redakti

vidu ankaŭ

redakti