António Vieira
La pastro António VIEIRA (6-a de februaro 1608 – 18-a de julio 1697) estis portugala-brazila jezuita misiisto, predikisto, diplomato, politikisto kaj verkisto. Li naskiĝis en Lisbono kaj kiam estis 7-jaraĝa li iris kun la familio al Bahio, en Brazilo, kie lia patro estis sekretario por la registaro. Li studis en la jezuita lernejo de Bahio kaj aliĝis al la Jezuitoj, ricevinte sian ordonon en 1635 kaj tiam ekigante sian laboron kiel predikisto.
António Vieira | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de februaro 1608 en Lisbono | ||||
Morto | 18-an de julio 1697 (89-jaraĝa) en Salvador de Bahio | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Cristóvão Vieira Ravasco (en) vd | ||||
Patrino | Maria de Azevedo (en) vd | ||||
Gefratoj | Bernardo Vieira Ravasco (en) , Inácia de Azevedo (en) kaj Leonor de Azevedo (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo diplomato historiisto oratoro verkisto religiulo misiisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1641 li reiris al Lisbono kun la urbo-reganto por prezenti al reĝo Johano la 4-a la aliĝon al la afero pri "Restauração", renovigado de Portugalio post la resendependiĝo de Hispanio, tiama uniigita lando por kunigo de kronoj. La reĝo donis al li plurajn diplomatiajn laborojn en Nederlando kaj Romo. Tamen, ĉar li ne bone sukcesis plenumi tiujn laborojn, li reiris al Brazilo kaj dediĉis sin al misionado de brazilaj indiĝenoj.
Post la morto de Johano la 4-a, la Inkvizicio akuzas lin pri havi herezajn opiniojn (1662-1667), sed post ke Petro la 2-a supreniras al la trono, li estis liberigita. Post nova kaj intensa laboro kiel diplomato en Romo kaj kiel predikisto, li revenis por resti en Bahio, kie li mortis preskaŭ 90-jaraĝa.
Krom siaj famaj Sermões (Predikoj- 13 partoj publikigitaj inter 1679 kaj 1699), li skribis Esperanças de Portugal (Esperoj de Portugalio), Clavis Prophetarum kaj História do Futuro (Historio de la Estonto).
En Esperanto aperis
redakti- La skulptisto. Trad. Gonçalo Neves. En Fonto 20, 2000: n-ro 231, p. 27.
- Ni estas polvo. Trad. Gonçalo Neves. En Fonto 20, 2000: n-ro 231, p. 28.
- Prediko al fiŝoj. Trad. Gonçalo Neves. En Fonto 20, 2000: n-ro 231, p. 28-29.
Verkaro
redakti- Clavis Prophetarum
- Sermam de S. Ioam Baptista na profissam da senhora madre soror Maria da Cruz, 1644
- Sermam que pregou o R. P. Antonio Vieira ... o primeiro dia de Ianeiro ... 1642, 1650
- Arte de furtar, espelho de enganos, ..., 1652
- Sermão de Santo António aos Peixes, Padre António Vieira, Bibliblogue, 1654
- Sermaõ que pregou o R. P. Antônio Vieira ... na Capella Real o primeiro dia de Ianeiro do anno de 1642, 1658
- Sermam gratulatorio, e panegyrico, 1669
- Sermão que pregou o P. Antonio Vieyra da Companhia de Jesu, na Igreja das Chagas, 1672
- Sermoens do P. Antonio Vieira, 1679
- Sermam da Rainha Santa Isabel, 1682
- Sermoens do P. Antonio Vieira, 1685
- Sermoens, 1685
- Sermam nas exequias da Rainha ... Maria Francisca, Isabel de Saboya, 1685
- Sermam nas exequias da rainha nossa senhora, D. Maria Francisca Isabel de Saboya, 1685
- Maria rosa mystica, 1688
- Palavra de Deos empenhada, e desempenhada, 1690
- Historia do futuro, 1718
- Cartas do P. Ant. Vieyra da Companhia de Jesu, 1735
- Vozes saudosas da Eloquência, 1736
- Relaçaõ exactissima ... do procedimento das Inquiziçõis de Portugal. Presentada a o Papa Ignocencio XI, 1750
- Cartas selectas do padre António Vieira, 1838
- Sermões do padre Antonio Vieira, 1854
- Obras varias do padre Antonio Vieira ..., 1856
- O Chrysostomo portuguez, 1890
- Padre António Vieira, 1940
- Semões, 1957
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.colegiosaofrancisco.com.br/site/Padre/padre.html Arkivigite je 2006-03-29 per la retarkivo Wayback Machine