Albert Goodheir
Albert GOODHEIR ([Gud'her]) (naskiĝis la 26-an de junio 1912 en Utrecht, Nederlando - mortis la 27-an de decembro 1995 en Glasgovo) estis Nederlandano, loĝinta en Britio, doktoro pri filozofio, medicinisto, Esperanta poeto, tradukisto, redaktoro, eldonisto, instruanto, preleganto, membro kaj sekretario de la Akademio de Esperanto, verkinto de poeziaj kaj filozofiaj libroj.
Albert Goodheir | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1912 en Utreĥto |
Morto | 27-an de decembro 1995 (83-jaraĝa) en Glasgovo |
Lingvoj | Esperanto • latina • angla • irlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1967–) verkisto kuracisto tradukisto |
Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |
Laŭ liaj propraj vortoj, lia vivo "estis iom nekonvencia kaj ne mankis en ĝi varieco." Li estis "interalie instruisto de historio kaj lingvoj, pastro de la Skota Eklezio, farmlaboristo en Skotlando kaj Kostariko, fiŝlaboristo sur la Ŝetlandoj kaj helpflegisto en mensmalsanejo".
Li doktoriĝis en Utrecht en 1938, poste studis teologion en Glasgovo kaj filozofion en Londono. Dum multaj jaroj li servis kiel pastro en la gaela parto de Skotlando; poste li fariĝis kvakero.
Esperantisto ekde 1967, li verkis siajn unuajn poemojn en 1970. Li estis baldaŭ kronita de laŭroj, i.a. en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj fariĝis "aŭtoro de la jaro 1975" ĉe La Patrolo. Sekvis tamen nur tri poemaroj: Merlo sur Menhiro (1974,1979), Enlumiĝo (1987) kaj Nordmara duopo (elektitaj poemoj, kun Rejna de Jong, 1994), sed kun dense riĉa enhavo.
Li verkis monografieton pri la filozofio de Spinozo, Fondita sur Roko (1977), kaj plurajn broŝurojn pri kulturaj, religiaj kaj lingvaj [1] temoj. Li tradukis fekunde kaj bone,
- el la helena: aperis
- Bakĥantinoj de Eŭripido (1975),
- Apologio de Sokrato kaj Kritono de Platono (1981),
- Prometeo Ligita de Esĥilo (1982),
- Trojaninoj kaj Ifigenia en Taŭrido de Eŭripido (1985);
- el la latina: Konsolo de la Filozofio de Boethius (1984);
- el la angla:
- la romanoj Forkaptita (1976) kaj D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde (1980) de Robert Louis Stevenson,
- Baladoj el Asante (1981) el Ganao,
- la dramo La Petolulo de la Okcidenta Mondo de John M. Synge (1989);
- el la irlanda gaela: la satira poemo La noktmeza kortumo de Brian Merriman (1980).
Li redaktis la duan parton (1800-1960) de Angla Antologio (1987). Plejparto de liaj verkoj kaj tradukoj aperis sub lia propra marko Kardo, kiu eldonis pli ol 30 librojn kaj broŝurojn.
En la movado li aktivis multflanke: kiel instruanto per senpaga koresponda kurso en Britio, preleganto rondvojaĝa (1978) kaj kongresa (UK, 1980), unu el la animantoj de Filozofia Asocio Tutmonda, sekretario de la E-societo en Glasgovo, delegito en Glasgovo ekde 1974 kaj poste fakdelegito pri literaturo, redaktoro de Esperanto en Skotlando (1975-95), kaj kiel membro (1979-89) kaj sekretario (1979-82) de la Akademio.
En sia poemo Rekviemo, dediĉita al la edzino Filisa, Albert Goodheir mesaĝas ankaŭ al ni: "Iam mi vin lasos kiam haltos la kor', / ĝojo ne forpasos kiam mi estos for."
(Esperanto, marto 1996)
Kopirajtoj
redaktiEn 2004 Esperanto-Asocio de Britio ricevis de la vidvino de Albert Goodheir neekskluzivajn rajtojn pri ĉiuj verkoj de Albert Goodheir en aŭ pri Esperanto.
Bildaro
redakti-
Letereto de Albert Goodheir, 1978.
-
Kovrilpaĝo de Lingvo kaj Logiko, Eldonejo Kardo, 1977.
-
Kovrilpaĝo de Kial Mi Estas Kvakero, Kvakera Esperantista Societo, 1977.
-
Subskribo de Albert Goodheir, 1978.
Referencoj
redakti- ↑ ekzemple : Lingvo kaj Logiko, 1977