Ĥasidismo
Ĥasidismo estas juda popolamasa religia movado.
Ĥasidismo | ||
---|---|---|
religia movado | ||
ortodoksa judismo | ||
Komenco | 1740 vd | |
Fondinto(j) | Baal Ŝem Tov vd | |
La unuaj mencioj pri eŭropa ĥasidismo devenas el Germanio, kie en la 12-a ĝis la 13-a jarcento tiu ĉi mistika movado de piuloj disvastiĝis. En ties frunto staris Jehuda Ĥasid, aŭtoro de verko Sefer chasidim (Libro de piuloj). La nomo de la movado estas derivita de vorto ĥasid - pia. Ĥasidismo estis fondita en eta pieco, ĝojo, mistiko kaj pietismo.
Fondinto de novepoka orienteŭropa ĥasidismo, kiu estiĝis en Ukrainio kaj en Pollando, estis Jisrael ben Eliezer, konata kiel Baal Ŝem Tov - Beŝt (1700 - 1760) aŭ "Tenanto de Dia nomo", kiu emfazis, ke ne dependas de klereco, sed de eta travivo. Liaopinie judo estas servonta al Dio en ĉiuj siaj vojaĝoj kaj per ĉiuj manieroj kun ekztakta ĝojo kaj esprimonta sian sindonecon al Dio prefere per preĝoj ol sole per studado kaj per kono de Talmudo. Baal Ŝem Tov gvidis al eklezia sento simplan judan popolon kaj li batalis kontraŭ tiam superanta talmuda prezentado de judismo. La movado komencis rapide disvastiĝi en ĉiujn partojn de orienta Eŭropo. Sekvanto de Beŝt kaj disvastiganto de ĥasidismo fariĝis lia lernanto Dov Ber el Meziříčí - Magid do "Predikisto".
Grava staturo de ĥasidismo estas Cadik (Justulo), eklezia gvidanto, instruisto kaj sanktulo de ĥasida komunumo, kiu estas peranto inter homo kaj Dio.
La ĥasidisma movado ĝistendis sian reviviĝon post la Dua Mondmilito en Israelo kaj Usono, kie nuntempe ekzistas kelke da ĥasidismaj komunumoj.
Moderna ĥasidismo - novĥasidismo estas reprezentata per klopodo de modernaj judaj aŭtoroj pri revivigo de ideoj kaj tradicioj de la ĥasidisma movado.