Ĉulalongkorn
Ĉulalongkorn aŭ Rama la 5-a (naskiĝis la 20-an de septembro 1853 en Bankoko, Siamo, hodiaŭa Tajlando; mortis la 23-an de oktobro 1910 en Bankoko) estis reĝo de Siamo, dum kies regado la lando evitis la koloniigon kaj li mem iniciatis longefikajn reformojn. Lin sekvis lia filo Vajiravudh.
Ĉulalongkorn estis la 9-a filo de reĝo Mongkut kaj la unua, kies patrino estis reĝino, tiel oni rekonis lin kiel tronheredulon. Li aĝis 15 jarojn, kiam lia patro mortis en oktobro de 1868. Ĉulalongkorn sekvis lin sur la trono, dum la regento estis Somdet Ĉao Fraja Si Surijaŭong. Oni antaŭpreparis en la postaj kvin jaroj por la regado. Li lernis la kortegajn kutimojn, vojaĝis al la Brita Malajlando kaj la Nederlanda Orienta Hindio (1871) kaj en Birmon kaj Hindion en 1871–72.
Li estis kronita en novembro de 1873 kaj la reĝo tuj leĝigis multajn reformojn. Li aboliciis la sklavecon, poste reformis la justicon kaj la financan sistemon, establis leĝfarajn konsiliojn. Liaj okcident-stilaj reformoj celis pluan sendependecon de Siamo, sed tio kolerigis la konservativulojn kaj komence de 1875 aperis politika krizo. La reĝo cedis al la pli aĝula generacio kaj dum dek jaroj ne enkondukis pluajn reformojn, sed elkonstruis la lojalan oficistaron kaj meze de la 1880-aj jaroj komencis transformi administradan sistemon de la lando. Li establis en 1892 dek du ministeriojn kaj pli centrigis la landan administradon, kontrolon.
Li enkondukis egalecon antaŭ la leĝoj, devigan bazlernejan edukadon, soldatan administradon.
Spite al ĉiuj pacaj klopodoj, la francoj provokis militon en 1892 kaj Siamo devis cedi (laŭ traktatoj ĝis 1907) al Francio pri interesoj en Laoso kaj okcidenta Kamboĝo. Siamo cedis en 1909 al Britio la malajajn ŝtatojn Kelantan, Trengganu, Kedah,
Ĉulalongkorn provis ludi unu kontraŭ la alia la okcidentajn koloniistojn. Li volis akceptigi Siamon kiel egalrajtan nacion al la aliaj nacioj. Li veturis en 1897 kaj 1907 en Eŭropon kaj la okcidentaj regantoj akceptis lin kiel egalrajtan reganton.