Vitré
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vitré (stacidomo). |
Vitré | ||
urbo | ||
La kastelo de la baronoj de Vitré kaj loĝejoj de la 15-a jc, vidataj de la placo Saint-Yves
| ||
|
||
Regno | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Ille-et-Vilaine | |
Kantono | ĉefurbo de 2 kantonoj Vitré-Est, Vitré-Ouest | |
Arondismento | Fougères-Vitré ĉefurbo | |
Situo | Vitré | |
- koordinatoj | 48° 8′ 0″ N 1° 12′ 0″ U / 48.13333 °N, 1.20000 °U (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 127 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 67 m s. m. | |
Areo | 37,19 km² (3 719 ha) | |
Loĝantaro | 15 313 1 999 (2010[1]) | |
Dato | 2020-2026 | |
Urbestro | Isabelle Le Callennec | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 35500 | |
INSEE | 35360 | |
Situo de Vitré kadre de Francio
| ||
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
| ||
Vikimedia Komunejo: Vitré | ||
Retpaĝo: www | ||
Vitré (jen france, bretone Gwitreg) estas urbo de Francio, kiu troviĝas en la departemento Ille-et-Vilaine en la regiono Bretonio. La urbo enhavis 16 712 loĝantojn en 2009, kaj tiel estis la 13-a urbo de la regiono. Ĝi estas en la koro de la interkomunumo « Vitré-Communauté », kiu enhavas nun 64 000 loĝantojn.
Subprefektejo de departemento Ille-et-Vilaine ĝis en 1926, Vitré estas nun ĉefurbo de kantono. Ĝi okupas la regionon de la limlandoj en Orienta Bretonio, fronte al Majno kaj al Anĵuo. En 2008, la urbo festis sian unuan jarmilon da konata historio, kvankam ĝia pasinteco estas multe pli malnova. Ĝia granda mezepoka kaj klasika heredaĵo gajnigis al ĝi la labelon Arta kaj historia urbo kaj ĝian enskribon en la listo de la Plej belaj flankaj urboj de Francio. Vitré estas la 37-a franca urbo en la listo de tiuj, kiuj enhavas plej multajn historiajn monumentojn kaj enhavas 14 % de la historiaj monumentoj en la departemento. Ĝi ankaŭ promociiĝis al « Ville fleurie » kaj gajnis tri florojn en 2008 en la konkurso de la florantaj urboj kaj vilaĝoj kaj estas dustela () en Guide vert Michelin.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]Vitré estas urbo en la centro de teritorio kun 98 849 loĝantoj, kiu entendiĝas sur sep kantonoj (Vitré-Est, Vitré-Ouest, Argentré-du-Plessis, Châteaubourg, la Guerche-de-Bretagne, Janzé kaj Retiers). Vitré enhavis 15 502 oficojn en 2008. Vitré kun la periferiaj municipoj enhavis 27 594 loĝantojn en 2008, el kiuj 61 % estas en la urbo mem. De 2002, Vitré fariĝis la centro interkomunumo kun 64 000 loĝantoj, Vitré-Communauté. Plie, de la 1-a de oktobro 2010, la malnova arondismento de Vitré eliris el tiu de Rennes por eniri la arondismenton de Fougères-Vitré, de kiu Vitré estas la subprefektejo.
En la bretonia historio, Vitré apartenas al la lando de Rennes (france: Pays rennais, bretone: Bro-Roazhon) kaj de la tradicia kultura lando de Vendelais (bretone: Gwennel)[2]. Vitré situas je :
- 275 km de Paris
- 244 km de Brest
- 132 km de Caen
- 105 km de Le Mans
- 104 km de Nantes
- 87 km de Angers
- 62 km de la Monteto Sankta-Mikaelo
Najbaraj municipoj
[redakti | redakti fonton]- nord-okcidente : (Combourg, Saint-Malo per D794) Montreuil-sous-Pérouse
- norde : (Fougères, Monteto Sankta-Mikaelo per D178)) Balazé
- nord-oriente : (Ernée, Alençon, Paris per D777) Saint-M'Hervé
- okcidente : Pocé-les-Bois (Rennes, Brest per D857)
- oriente : Erbrée (Laval, Paris per D857)
- sud-okcidente : Torcé Ŝanĝejo Montigné - N157-E50 (Janzé, Redon, Vannes per D777)
- sude : Étrelles Ŝanĝejo le Piquet - N157-E50 (Châteaubriant, Nantes per D178)
- sud-oriente : Argentré-du-Plessis D88 (direkte al Craon, Segré, Angers)
Transportoj
[redakti | redakti fonton]Senpagaj busoj
[redakti | redakti fonton]Vitré estas unu el la maloftaj urboj en Francio, kie la urba transporto estas senpaga sur ĉiuj linioj regataj de la kompanio Kéolis Armor antaŭe Transport Armor Express (TAE), filio de Keolis[3]. Ekde la 1-a de majo 2001, la magistrato efektivigis la senpagecon de la busoj. Tio celis faciligi la aliron al la urbocentro kaj inter la kvartaloj, provi limigi la aŭtiron en la urbocentro, plibonigi la ĉirkaŭaĵon. Sekve de la sukceso de tiu decido, la senpageco provita dum unu jaro fariĝis definitiva. Tamen, la novaj linioj ETV.com estas, malsame, pagaj.
En la 1990-aj jaroj, estis ĉirkaŭ 130 000 vojaĝantoj jare per du buslinioj. En 2002, estis 277 300 vojaĝantoj tio estas duobligo de la busuzo en unu jaro[4]. En 2009, la uzo de la urbaj publikaj transportiloj ankoraŭ kreskis por atingi 315 228 uzantojn per la ok linioj de la reto[5].
Linio | Ĉefaj haltoj |
---|---|
1
|
Gare - Mélinais - Chalet (Rue de Brest, Rue des Augustins, Rue Pasteur, Rue de Fougères, Villaudin, Le Châlet, Avenue des Douves) |
2
|
Gare - Champagne - Hôpital (Place Saint-Yves, Rue de Brest, Route de Rennes) |
3
|
Gare - Maison Rouge - Baratière (Rue du 70e R.I., Boulevard Châteaubriant, Avenue Le Gonidec de Tressan, Maison Rouge, centres commerciaŭ Baratière/la Valière) |
4
|
Gare - Fleuriais - Djenné - Guilmarais (Boulevards Saint-Martin, des Rochers, centre commercial du Mée, Avenue d'Helmstedt, Fleuriais, maison de retraite, piscine) |
5
|
Gare - Hugo - La Motte (Boulevard Saint-Martin, Boulevard des Rochers, Boulevard Waldeck Rousseau, quartier de la Hodéyère, cité La Motte et Avenue d'Helmstedt) |
6
|
Gare - Poultière - Plagué (Boulevard Saint-Martin, Boulevard des Jacobins, Boulevard de Laval kaj komercaj kaj industriaj areoj Plagué / La Haye Robert) |
7
|
Gare - Beauvais (Rue du 70e R.I., Boulevard Châteaubriant, Boulevard Louis Giroux, Rue de Beauvais kaj kvartalo Beauvais) |
8
vespere |
Gare - Maison Rouge - La Motte (Boulevard Châteaubriant, Maison Rouge, La Motte, la Fleuriais, Plagué, Boulevard de Laval, kinejo l'Aurore) |
ETV
.com |
Étrelles, Vitré (servo de la oficeja areo de Piquet en Étrelles, ekde la stacidomo de Vitré kaj la haltejoj Jardin du Parc, Redon-Baratière kaj La Guerche) |
La busoj ne iras dimanĉe kaj feritage.
La urbo estas ankaŭ sur linioj de la transporta servo de la departementa konsilio de Ille-et-Vilaine, nomata Illenoo :
- Ligne 13 Vitré - Fougères
- Ligne 20 Vitré - La Guerche-de-Bretagne
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ http://www.insee.fr/fr/ppp/bases-de-donnees/recensement/populations-legales/commune.asp?annee=2010&depcom=29046
- ↑ [geobreizh.com Géographie de Bretagne, liste des villes du Pays rennais] (france).
- ↑ Retpaĝoj de la Urbo. Arkivita el la originalo je 2013-04-12. Alirita 2013-05-28 .
- ↑ Transport Armor Express (TAE)
- ↑ http://www.letelegramme.com/ig/generales/regions/bretagne/bus-gratuit-vitre-pionniere-bretonne-votre-avis-12-11-2010-1112986.php « Le Télégramme Bus gratuit. Vitré pionnière bretonne. » 12-an de novembro 2010
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ludovic Billon, Vitré de A à Z, Éditions Alan Sutton, 2007, 192p.
- Ludovic Billon, Le pays de Vitré, Éditions Alan Sutton, 2009, 160p.
- Jean Choleau, Métiers, « confrairies » et corporations de Vitré avant la Révolution, Vitré, Unvaniez Arvor, 470 p.
- Jean Choleau, De Vitré à la Baie du Mont Saint-Michel, Éditions Jean Choleau, 1946, 238 p.
- Jean Choleau, De Roscanvel à Landavran, Choleau Jean, 1946, 238 p.
- Jean Choleau, L'outillage économique de l'arrondissement de Vitré, 15 p.
- Régine Crossouard, La Révolution dans le district de Vitré, 1789-1795, Rue des scribes, Rennes, 1989, 286 p. (ISBN 2-906064-12-2)
- Paul-Marie du Breil de Pontbriand, Un chouan, le général du Boisguy : Fougères-Vitré, Basse-Normandie et frontière du Maine, 1793-1800, La Découvrance, Bouhet, 1994, 476 p. (ISBN 2-910452-01-8)
- Louis Élégoët et Yves Le Gallo, Bretagne, une histoire, CRDP de Bretagne, Rennes, septembre 1998, 224 p., (ISBN 2-86634-313-1)
- Patrice Forget, Le guide du visiteur, Rennes, 1972.
- Guides Gallimard, Rennes-Vitré-Fougères: Bretagne, Éditions Nouveaux-Loisirs, Paris, 1992, 368 p. (ISBN 2-7424-0002-8)
- Guide des Plus Beaux Détours de France, 2009, 176p.
- Théophile Hochard, Vitré, Évolutions urbaines et démographiques depuis la construction de la voie ferrée, Archives communales de Vitré, 1982, 142 p.
- Bernard Lamarche-Vadel, Vitré : Bernard Plossu, Keiichi Tahara, Magdi Senadji, Lewis Baltz, Martin Rosswog, Jean-Loup Trassard, Éditions de la Différence, Paris, 1992 (ISBN 2-7291-0871-8)
- Jean Lemoine, Le Pays De Vitré, Apogée, Rennes, 1998,
- Bernard Le Nail et Jacqueline Le Nail, Pierre Méhaignerie, Pays de Vitré : Hommes et femmes remarquables, Les Portes du Large, Rennes, 2004, 240 p. (ISBN 2914612168)
- Michel Mauny, Le Château Des Rochers Et Champeaux, Yves Floch, 1988, 78 p.
- Louis Montigné et Émile Guinard, Vitré, Alan Sutton, Rennes, 1995, 128 p. (Mémoire en Images) (ISBN 2-910444-48-1)
- Abbé Paul Paris-Jallobert, Journal historique de Vitré, Éditions Régionales de l’Ouest, Mayenne, 1995, 600 p., spécialement paĝo et 552 (ISBN 2-85554-076-3)
- Daniel Pichot, Vitré et son pays, Ouest-France, Rennes, mai 2005, 48 p. (ISBN 2-7373-3545-0)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retpaĝoj de la urbodomo Arkivigite je 2003-08-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Retpaĝoj de la turismoficejo Arkivigite je 2010-01-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Retpaĝoj de la lando de Vitré