Tibor Károlyi
Tibor Károlyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1843 en Bratislavo |
Morto | 5-an de aprilo 1904 (60-jaraĝa) en Opatija |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | György Károlyi |
Patrino | Karoline Gräfin Zichy-Vásonykeő (en) |
Frat(in)oj | Gyula Károlyi (en) , Victor Karolyi de Nagykaroly (en) , István Károlyi kaj Gábor Károlyi (en) |
Edz(in)o | Emma Susanne Katharine Julia Gräfin von Degenfeld-Schonburg (en) (1868–nekonata valoro) |
Infanoj | Countess Gabriela Karolyi (en) , Count Franz Karolyi (en) , Imre Károlyi (en) , Gyula Károlyi, Count Anton Karolyi (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Grafo Tibor Károlyi [kAroji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Károlyi Tibor estis hungara politikisto, parlamentano, senatestro. Lia nobela antaŭnomo estis nagykárolyi. Lia patro estis grafo György Károlyi, lia filo estis Gyula Károlyi, lia frato estis István Károlyi (politikisto, 1845).
Tibor Károlyi [1] naskiĝis la 26-an de septembro 1843 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 5-an de aprilo 1904 en Habsburga Imperio en Abbázia (nuntempa Opatija en Kroatio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Károlyi jam frue en 1862 li duelis. En la sekva jaro li rondvojaĝis al Hispanio, eĉ al Afriko. Dum Prusia-Aŭstria milito li helpis la prusojn en legio de György Klapka. En 1867 li hejmenvenis, en la sekva jaro li edziĝis. Li estis parlamenta deputito inter 1875 kaj 1884, poste membro de la senato (li estis vicsenatestro, inter 1898-1900 senatestro). En 1894 li multe okupiĝis pri forigo de granda marĉo ĉe Nagyecsed, en la sama jaro li estis nomumita reĝa sekreta konsilisto.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Histoire de la campagne de 1815 (1871) - tradukaĵo el la origina franca verko
- Antwerpen ostroma 1584-85 (Sieĝo de Antverpeno) (1874) - tradukaĵo
- Arkivo de familio Károlyi 1235-1700 (1881., 1883., 1885., 1887. laŭvice la 4 volumoj)