Vitold Ceraskij
Vitold Ceraskij | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1849 en Sluck |
Morto | 29-an de majo 1925 (76-jaraĝa) en Troitskoye |
Tombo | Vagankovo-tombejo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Sovetunio |
Alma mater | Faculty of Physics and Mathematics of Moscow Imperial University (en) (–1871) |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Vitold Ceraskij (ruse Витольд Карлович Цераский, pole Witold Michał Henryk Ceraski; naskiĝis la 9-an de majo 1849 en Sluck, Minska regiono, mortis la 29-an de majo 1925 en Troick) - astronomo, profesoro de Moskva Ŝtata Universitato, direktoro de la universitata observatorio.
Post fino de gimnazio en Sluck ekstudis ĉe Moskva Universitato. Estante studento laboris kiel kalkulisto ĉe la observatorio. Post magistriĝo pri astronomio en 1882 lekciis en la universitato. En 1883 estis sendita al Germanio, kie laboris en kelkaj observatorioj kaj frekventis lekciojn de Hermann Helmholtz. En 1887 doktoriĝis en Peterburga Universitato. Post tri jaroj fariĝis direktoro de observatorio. En 1901 oni provis sensukcese alvenigi lin al katedro de astronomio ĉe Jagelona Universitato en Krakovo. En 1914 fariĝis membro-korespondanto de Rusia Akademio de Sciencoj.
Unu el kreintoj de vida fotometrio de steloj; observis ŝanĝiĝemajn stelojn. Inter la unuaj pritaksis videblan magnitudon de la suno. En 1895 surbaze de mezurado de suna radiado konstatis, ke la temperaturo de suno superas pli ol 3500 kelvinojn. Komencis sisteman fotadon de la ĉielo por esplori ŝanĝiĝeman stelaron.
Pro malboniĝanta sanstato en 1916 rezignis pri la direktoreco de observatorio kaj foriris al Krimeo. Dum la revolucio spertis ekstreman malriĉecon sen materia helpo. Nur en 1922 ricevis registaran poŝmonon kaj povis translokiĝi proksime al Moskvo, kie lia filo estis kuracisto en sanatorio por nervozuloj. Maje 1924 solenis sian 75-an naskiĝdatrevenon. Plu science laboris, estis membro de pluraj internaciaj astronomiaj societoj. Verkis en la franca kaj rusa pri la brilecoj de subpolusaj steloj, stelaraj nebulozoj, kaj novaj steloj kun la suno.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Artur Kijas, Polacy w Rosji od XVII wieku do 1917 roku (Poloj en Rusio de la 17-a jarcento ĝis 1917), Instytut Wydawniczy Pax, Wydawnictwo Poznańskie, Warszawa, Poznań 2000, ISBN 83-211-1340-0, ISBN 83-7177-004-9
- Wielka Encyklopedia PWN, tom 5, Warszawa 2001