Peoniacoj
Peoniacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
subarbusta peonio ( Paeonia × suffruticosa ‘Yukidoro’)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
peonio Paeonia L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La peoniacoj[2] (latine Paeoniaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo saksifragaloj (Saxifragales). Ĝi enhavas ununuran genron (peonio)[2] kaj 36 speciojn[1],[3].
La plej famaj kultivaroj estas staŭdoj, do multjaraj herbaj plantoj, kies supergrundaj partoj pereas en vintro. Krome ekzistas lignecaj specioj kaj kultivaroj, kiuj plej ofte estas duonarbustoj, pli malofte arbustoj. La origina formo de la hortikulturaj kultivaroj preskaŭ ĉiam estas la oficina peonio (Paeonia officinalis) kaj laktoflora peonio (Paeonia lactiflora). Malmultaj ĝardenaj formoj baziĝas sur interspeciaj hibridoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (19 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
floroj kun multaj stamenoj de kalifornia peonio (Paeonia californica)
-
fruktaro kun foniklofrukto de fremda peonio (Paeonia peregrina)