La motivo por krei la formaton PNG aperis en 1995, post kiam Unisys anoncis ke ĝi devigos plenumi la patentojn pri la algoritmo de kompaktigo LZW. Ekzistis aliaj problemoj de GIF kiujn oni volis korekti, precipe la limigon de maksimume 256 koloroj samtempe.
La versio 1.0 de PNG-specifo estis lanĉita la 1-an de julio de 1996, kaj poste aperis kiel RFC 2083. Ĝi iĝis rekomendo de W3C la 1-an de oktobro de 1996.
La versio 1.1, kun kelkaj malgrandaj ŝanĝoj, estis lanĉita la 31-an de decembro de 1998.
La versio 1.2 estis lanĉita la 11-an de aŭgusto de 1999.
PNG nun estas internacia normo (ISO/IEC 15948:2003), ankaŭ lanĉita kiel W3C-rekomendo la 10-an de novembro de 2003. Ĉi tiu versio de PNG nur ete diferencas de PNG 1.2.
En la plimulto de bildoj, PNG pli kompaktigas ilin ol GIF.
PNG havas plurajn gradojn de travideblo en bildoj.
PNG povas uzi pli da koloroj (pli ol ducent mil miliardoj da koloroj), kaj GIF povas uzi nur ĝis 256 kolorojn (tro malmultajn por uzi en fotografaĵoj, ekzemple)
GIF ebligas animaciojn, sed PNG permesas nur unu bildon en dosiero. MNG kaj APNG estas dosieraranĝoj, kiuj baziĝas sur PNG, kaj ebligas animaciojn (sed ĝi ankoraŭ ne estas tre konata).
JPEG kreas pli malgrandajn dosierojn ol PNG, se la bildo estas foto aŭ foteca bildo. Tio okazas, ĉar JPEG uzas perdeman kompaktigon planitan por fotoj. Se oni uzas PNG-on (kiu uzas senperdan kompaktigon), la grando de la dosiero multobliĝus (ofte de 5 ĝis 10 fojojn), kaj la plibonigo de kvalito ne estus rimarkebla. Aliflanke, oni ne povas transformi JPEGan dosieron laŭ alia aranĝo samtempe sen pliaj perdoj kaj sen repligrandiĝo de la dosiero.
PNG estas pli taŭga alternativo por bildoj, kiuj enhavas tekston aŭ desegnojn kun linioj. La akra ŝanĝo de la fono al la linioj de la desegno malbonaspektas en bildoj konservitaj (kompaktigitaj) per JPEG.
La perdema kompaktigo de JPEG ankaŭ povas fariĝi problemo, se oni multfoje ŝanĝas la enhavon de la bildo kaj rekonservas la dosieron.