Sukermaizo
Aspekto
sukermaizo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Zea mays L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Sukermaizo aŭ dolĉa maizo ((Zea mays convar. saccharata) estas tiuj maizotipoj, kiuj dum la maturiĝo perdas sian dolĉecon nur relative malfrue kaj kiu ne havas karakterizan farunan guston.
Plimulto de la furaĝmaizoj en Eŭropa ricevas ian farunan guston post finiĝo de la laktomaturiĝo, kiu karakterizas la maizon post atingo de la pastomaturiĝo. La sukermaizo male al tio, retenas la dolĉan guston eĉ ĝis fino de la plenmaturiĝo, kvankam en malpliiĝinta kvalito. Ankaŭ la spadika interno entenas sukeron, sed tiu okazas same ĉe aliaj tipoj, ĉar la spadiko servas ankaŭ kiel energia rezervujo.
La plenmaturiĝinta sukermaizo ne entenas plu sukeron en la grajno kaj estas simile farunriĉa kiel aliaj maizospecoj.
Entenaj materialoj
[redakti | redakti fonton]100 g sukermaizo entenas: | |||||||
kcal | kJoule | akvo | graso | Kalio | kalcio | magnezio | Vitamino C |
87 | 369 | 75 g | 0,? g | 290 mg | 2 mg | 27 mg | 12 mg |
Fonto: Souci.Fachmann.Kraut 1994