Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Slovaka soveta respubliko

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slovaka soveta respubliko
16-a de junio 1919 – 7-a de julio 1919

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
soveta respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

Slovaka soveta respubliko (slovake laŭvorte Slovaka Respubliko de Konsilantaroj) (SRK) estis ŝtato de diktaturo de proletaro sur pli granda parto de teritorioj de la orienta kaj la suda Slovakio ekde la 16-a de junio ĝis la 7-a de julio 1919.

Ĝi estis kreita subinflue de Hungara Respubliko de Konsilantaroj en tempo de intertempa ondo de komunistaj protestoj kaj revolucioj post la Oktobra Revolucio en Rusio en 1917 kaj la unua mondmilito. Ĝi estis absolute dependa je Budapeŝto kaj en fono de ties kreiĝo estis klopodoj je proleta kunlaboro, kaj je savo de la Hungara Sovetrespubliko.

Post retiriĝo de hungara Ruĝa Armeo el Slovakio la registaro de SRK kaj taĉmentoj de ties armeo transiris sur hungaran teritorion. SRK ĉesis ekzisti kaj regionoj, kiujn ĝi kontrolis, estis la 7-an de julio 1919 okupitaj far de la ĉeĥoslovaka soldataro.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]