Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Tajpilo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skribmaŝino)
Tajpilo
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
Smith Premier el 1889.
Olivetti Valentino el 1969.
Mignon (tajpilo) modelo 2 el 1906

Tajpiloskribmaŝino estas meĥanika aparato provizita per klavoj, per kiu oni povas meti literojn sur papero. Antaŭ la invento de la tajpilo oni skribis leterojn kaj ankaŭ oficialajn dokumentojn per mano, ofte fare de skribistoj. Ekde la apero de la komputilo, kaj speciale de la tekstprilaborilo, la tajpilo preskaŭ ne plu estas uzata.

La tajpilo estis inventita en 1867 de Christopher Sholes, Carlos Glidden kaj Samual W. Soule. La patento estis vendita kaj alvenis ĉe E. Remington and Sons (kiu de origine faris kudromaŝinojn). La unua komerca tajpilo estis farita de Remington je la 1-a de marto 1873 en Ilion, Nov-Jorkio.

Ekde meze de la 20-a jarcento oni uzis ankaŭ la elektrajn tajpilojn. Ili havis elektromotoron, sekve oni nur tuŝis la butonojn. Iom simila maŝino estis la telekso. Fine de la 20-a jarcento la komputiloj transprenis taskojn de la maŝina skribado.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]