San Juan de la Nava
San Juan de la Nava | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05111 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 435 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40.479166666667-4.6819444444444Koordinatoj: 40° 29′ N, 4° 41′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 m [+] | ||
Areo | 60,78 km² (6 078 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Juan de la Nava [+] | |||
San Juan de la Nava [sanĤUAN delaNAba] estas municipo en la centroriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo San Juan de la Nava estas komprenebla etimologie kiel Sankta Johano de la Altbieno.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 60,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 466 loĝantojn. Ĝi perdis 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 28 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Riofrío, Sotalbo, Navalmoral de la Sierra, El Barraco kaj Navaluenga. La municipa teritorio estas montara ĉe la Valo de rivero Alberĉe.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).