Saintes
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saintes (stacidomo). |
Saintes | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Nova Akvitanio | ||||
Departemento | Charente-Maritime | ||||
Arondismento | Saintes | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
Komunumaro | Pays santon | ||||
| |||||
INSEE kodo | 17415 [+] | ||||
Poŝtkodo | 17100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 25 518 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 560 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 45′ N, 0° 38′ U (mapo)45.745277777778-0.63444444444443Koordinatoj: 45° 45′ N, 0° 38′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 9 m [+] | ||||
Areo | 45,55 km² (4 555 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Saintes (Charente-Maritime) [+] | |||||
Saintes (prononco [sɛ̃t], jen france, okcitane Sentas aŭ Santas, en la puatua-santonĝa aŭ poetevin-séntunjhaes Sénte kaj historie en la latina Mediolanum Santonum) estas franca komunumo situanta en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Nova Akvitanio.
La historia urbo situas en la sudokcidento de la lando kaj estas sidejo de subprefektejo de la departemento Charente-Maritime. Ĝin fondis ĉirkaŭ la jaro 20 antaŭ Kristo romianoj borde de la rivero Charente, kaj ĝi tiutempe havis la nomon Mediolanum Santonum. Saintes estis la ĉefurbo de tiutempa Saintonge kaj havis sian nomon de loka gaŭla popolo de la antaŭ-romia epoko, la santonoj.
Kulturo kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Romia epoko
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas la romiaj ruinoj, ekzemple la amfiteatro kaj la triumfa arko de Germanicus (19 p.K.) ĉe la orienta bordo de la rivero, aldone ankaŭ la urba arkeologia muzeo, kiu traktas la prahistorian kaj romian epokojn de la regiono.
Mezepoko
[redakti | redakti fonton]Pri la mezepoka historio atestas interalie diversaj kristanaj preĝejoj, ekzemple la katedralo Saint Pierre el la 15-a jarcento aŭ la ankoraŭ pli signifaj restoj de la granda pilgrima preĝejo Saint-Eutrope de 1096, kies navo detruiĝis. La preĝejo dum la jaro 1998 honoriĝis kiel parto de la monda kultura heredaĵo de Unesko Jakobaj Vojoj en Francio.
En la okcidento de la historia urbocentro, okcidente de la rivero, situas la abatejo Abbaye aŭ Dames, eksa monaĥinejo, kiun sia signifa abateja preĝejo Sainte-Marie-des-Dames, kiu havas faman fasadan skulptaĵon kaj estas trezoro de romanisma konstruarto en Francio.
Ekde la jaro 1271 la urbo dividiĝis en du partojn. La maldekstra, okcidenta bordo iĝis parto de la influa zono de la reĝo de Anglio kaj la dekstra, oriente bordo restis franca. Dum la jaro 1360 la angloj tute transprenis la urbon kaj dum la jaro 1404 ĝi denove konkeriĝis tute de la francoj. Dum la 16-a jarcento la urbo estis skuata de la religiaj militoj, ĉar tiutempe multaj luteranoj loĝis en la regiono.
Moderna epoko
[redakti | redakti fonton]Dum la moderna epoko aldoniĝis pluraj artaj muzoj, interalie la musée de l'Échevinage, kiu ekspozicias artajn porcelanaĵojn kaj argilaĵojn.
Historiaj vojoj
[redakti | redakti fonton]- Dum la romia epoko, la urbo situis ĉe la romia vojo via Agrippina.
- Unu el la vojoj en la reto de la francaj Jakobaj Vojoj de kristanaj pilgrimoj al la galega urbo Santiago de Compostela gvidiĝas de Tours al Roncesvalles kaj en la vojoparto pasas la urbojn Aulnay, Saint-Jean-d'Angély, Saintes, Pons, Saint-Genis-de-Saintonge kaj Mirambeau.
-
la justica palaco -
strataj kafejoj -
la arta muzeo Musée de l'Échevinage
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La urba loĝantaro dum la lastaj 200 jaroj kvarobliĝis de 8388 homoj dum la jaro 1794 ĝis 25.595 dum la jaro 1999. Laŭ taksoj la urbo jam dum la romia epoko havis 15.000 loĝantojn.
1821 | 1831 | 1836 | 1841 | 1846 | 1851 | 1856 | 1861 |
10 274 | 10 437 | 9 559 | 9 994 | 11 363 | 11 569 | 11 927 | 10 962 |
1866 | 1872 | 1876 | 1881 | 1886 | 1891 | 1896 | 1901 |
11 570 | 12 437 | 13 725 | 15 763 | 17 327 | 18 461 | 20 285 | 18 219 |
1906 | 1911 | 1921 | 1926 | 1931 | 1936 | 1945 | 1954 |
19 025 | 20 802 | 19 152 | 20 468 | 20 592 | 21 160 | 23 441 | 23 768 |
1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2008 |
25 717 | 26 507 | 26 891 | 25 471 | 25 874 | 25 595 | 26 531 | 26 471 |
Trafiko
[redakti | redakti fonton]De la aŭtoŝoseo 10 (Parizo-Bordeaux) la urbo facile atingeblas pere de la elveturejo 35. Multaj feriantoj el la centro de Francio tie forlasas la aŭtoŝoseon kaj pluvojas sudokcidenten sur nacia ŝoseo al la feria urbo Royan kaj parte per pramo plu al la duoninsulo Médoc. Ankaŭ en la reto de la franca fervoja societo (SNCF) la urbo estas bone enplektita. En la urbo ekzistas tri busaj linioj.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]- Nivelles (Belgio)
- Timbuktuo (Malio)
- Vladimir (Rusio)
- Salisbury (Anglio, Britio)
- Cuevas del Almanzora (Hispanio)
- Xanten (Germanio)
- West University Place (Teksaso, Usono)