Aita Mare
Aspekto
Aita Mare [ajta mare] (hungare Nagyajta nadjajta) estas komunumo en Rumania nordokcidente de Sfântu Gheorghe. Administre apartenas al ĝi Aita Medie.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 ĝi havis 1 417 loĝantojn (hungaroj), en 1992 960 (96% hungaroj).
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj ĝi havis gravan poteristindustrion. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personoj
[redakti | redakti fonton]- József Ajtai (18-a jarcento): poteristo.
- István Barra (1805- Kiskőrös, decembro 1865): natursciencisto.
- Levente Benkő (*13-a de junio 1961): ĵurnalisto, lokhistoriisto.
- József Bihari (1901-1981): aktoro laŭreato de Kossuth-premio.
- Farkas Cserey (1719 – Vieno, 9-a de decembro 1782): historiisto.
- Miklós Dezső (Peĉo, 14-a de junio 1914 - Aita Mare, aprilo 1955) pentristo
- Áron Ferencz, apotekisto, universitata profesoro
- Zoltán Finta (7-a de aprilo, 1896 - Budapest, 6-a de oktobro 1947): ĵurnalisto, poeto.
- Zoltán Kisgyörgy (*31-a de marto 1929): farmacisto, docento, botanikisto.
- István Kovács, Nagyajtai Kovács (Nagyajta, 3-a de majo 1799 – Kolozsvár, 14-a de januaro 1872): juĝisto, historiesploristo, korespondanta akademiano (1845).
- János Kriza (28-a de junio 1811 - Kolozsvár, 26-a de marto 1875): poeto, folklorkolektanto. [1].
- Frigyes Mojszesz, Moises (Nagyajta, 15-a de januaro 1931 – 11-a de junio 1987, Rupea): sporthistoriisto, sportstatistikisto.
- Dávid Molnos (1778 - Kolozsvár, 16-a de aŭgusto 1836): verkisto, historifontesploristo.
- Márton Moyses (Nagyajta, 20-a de aprilo 1941 – Baraolt, 13-a de majo 1970: viktimo de la komunista diktaturo.
- Géza Nyiredy (Nagyajta, 20-a de aprilo 1861 – Kolozsvár, 11-a de junio 1914): kemiisto, fakverkisto.
- Tamás Péterfy (22-a de marto 1871 - ?, ?): verkisto.
- László Rabocskai (*25-a de septembro 1947): naturscienca publicisto.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Tüdős Kinga: Nagyajta - unitárius templomerőd (monográfia), Buk., 1992.