Nord-Eŭskio
Nord-Eŭskio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
kultura regiono [+] | |||
Lando | Francio | ||
- koordinatoj | 43° 19′ 18″ N, 1° 21′ 0″ U (mapo)43.321619444444-1.3499444444444Koordinatoj: 43° 19′ 18″ N, 1° 21′ 0″ U (mapo) | ||
Akvokolektejo | 2 956 km² (295 600 ha) [+] | ||
Areo | 2 956 km² (295 600 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 301 389 [+] | ||
Denseco | 101,96 loĝ./km² [+] [+] | ||
Nord-Eŭskio | |||
Vikimedia Komunejo: Northern Basque Country [+] | |||
Nord-Eŭskio (eŭske Ipar Euskal Herria aŭ Iparraldea, t.e. Norda parto, france Pays Basque, t.e. Eŭsklando) estas la plej eta triono de Eŭskio, troviĝanta en ties nordoriento norde de la Pireneoj kaj ene de la Franca regno.
Kontraŭe al Hispanio de Francisco Franco, Parizo neniam oficiale malpermesis la eŭskajn lingvon kaj kulturon, sed tamen per sia jakobena ideologio pri "en Francio, homoj parolas nur la francan" ĝi forte kunhelpis neŭtraligi ĉion eŭskan. Ĝi estis okupita de armeo de Nazia Germanio dum la Dua mondmilito. La okupantoj permesetis eŭskan kulturagadon por malfrancigi la regionon. La ciferojn malfacilas aserti - ĉar Francio (kune kun Turkio) estas la ununura lando eŭropa kiu ne kutimas registri minoritatojn - sed ŝajne antaŭ jarcento aŭ pli preskaŭ ĉiuj nordeŭskianoj estis eŭsklingvaj.
Laŭ la stato de dato forestas en Vikidatumoj en la regiono vivis 301 389 loĝantoj sur areo de 2 956 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 102 loĝantoj/km².
En 1995 ĝin parol(pov)is 25,7 procentoj aŭ 66 000 homoj, kaj la nombro malkreskadas. Dume, praktike la tuta loĝantaro parolas la francan. Restas tre etaj komunumoj konservante la gaskonan lingvon.
- Aliaj urboj:
- Biarritz - Miarritze
- Saint-Jean-de-Luz - Donibane-Lohizune
- Saint-Jean-Pied-de-Port - Donibane-Garazi
- Mauléon-Licharre - Maule-Lextarre
- Hendaye - Hendaia
- Tradiciaj provincoj:
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|