Ministraro dua de Gerhard Schröder
Ministraro dua de Gerhard Schröder | ||
---|---|---|
federacia kabineto de Germanio | ||
Jurisdikcio | Germanio | |
Lando | Germanio | |
Ministraro dua de Gerhard Schröder | ||
Dum | 22-a de oktobro 2002 - 18-a de oktobro 2005 | |
Antaŭulo | Ministraro unua de Gerhard Schröder | |
Sekvanto | Ministraro unua de Angela Merkel | |
La dua ministraro de Gerhard Schröder estis la federacia registaro de Germanio, kiu oficis inter la 18-a de oktobro 2002 kaj la 22-a de oktobro 2005 (komisie ankoraŭ plu ĝis la 22-a de novembro 2005) dum la 15-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag.
Estrata de la socialdemokrato Gerhard Schröder, ĝi estis subtenata de registara koalicio inter la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD) kaj la ekologiisma partio Alianco '90/La Verduloj. La registaro havas la adjektivon "dua", ĉar jam dum la antaŭa 14-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter oktobro 1998 kaj 2002 la nacia registaro estis estrata de Gerhard Schröder - tiam same temis pri koalicio inter la Socialdemokrata Partio de Germanio kaj la ekologiisma partio Alianco '90/La Verduloj.
Krome atentindas, ke antaŭ sia funkcio de Federacia Kanceliero de Germanio, Gerhard Schröder estis ĉefministro de la germania federacia lando Malsupra Saksio kaj tie li ankaŭ estris du registarojn: la unua ministraro de Gerhard Schröder en Malsupra Saksio oficis inter la jaroj 1990 kaj 1994, kaj la dua inter la jaroj 1994 kaj 1998 - ankaŭ tiuj du registaroj ne konfuziĝu kun la samnomaj naciaj registaroj.
Konsisto
[redakti | redakti fonton]Ofico | Nomo | Partio | |
---|---|---|---|
Federacia Kanceliero | Gerhard Schröder | SPD | |
Vickanceliero | Joschka Fischer | Verduloj | |
Federacia ministro pri eksteraj rilatoj | Joschka Fischer | Verduloj | |
Federacia ministro pri interno | Otto Schily | SPD | |
Federacia ministrino pri justico | Brigitte Zypries | SPD | |
Federacia ministro pri financo | Hans Eichel | SPD | |
Federacia ministro pri ekonomio kaj laboro | Wolfgang Clement | SPD | |
Federacia ministro pri protekto de konsumantaro, nutro kaj agrokulturo | ĝis la 4-a de oktobro 2005 Renate Künast (poste komisie Jürgen Trittin) |
Verduloj | |
Federacia ministro pri defendo | Peter Struck |
SPD | |
Federacia ministrino pri familioj, maljunularo, virinaro kaj junularo | Renate Schmidt | SPD | |
Federacia ministrino pri sano kaj socia sekurigo | Ulla Schmidt | SPD | |
Federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo | Manfred Stolpe | SPD | |
Federacia ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco | Jürgen Trittin | Verduloj | |
Federacia ministrino pri eduko kaj esploro | Edelgard Bulmahn | SPD | |
Federacia ministro pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo | Heidemarie Wieczorek-Zeul | SPD |