Meddle
Meddle | |||||
---|---|---|---|---|---|
Artisto | Pink Floyd | ||||
Tipo | Muzikalbumo | ||||
Publikigo | 31-an de oktobro 1971 | ||||
Daŭro | 46'45 | ||||
Ĝenro | Progresiva roko | ||||
Firmao | Harvest-Capitol | ||||
| |||||
Pink Floyd - kronologio | |||||
Antaŭa muzikalbumo Atom Heart Mother (1970) |
Sekva muzikalbumo Obscured by Clouds (1972) | ||||
Meddle estas la sesa albumo de la angla rokgrupo Pink Floyd, surbendigita en diversaj studioj en Londono inter januaro kaj aǔgusto 1971 kaj publikita la 31-an de oktobro 1971.
Artaj karakteroj
[redakti | redakti fonton]Tiu albumo estas pasaĵo en kariero de la grupo. Ĝi forlasas la psikedelajn pecojn de la antaǔa albumo Atom Heart Mother kaj komencigas la muzikajn bazojn de la venonta albumo The Dark Side of the Moon. Kvankam la albumo trairas malsamajn etosojn, ĝi estas konsiderata pli kohera ol la antaŭa[1].
Komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]La albumo malfermiĝas per sono de vento, sekvata de du basgitaroj muzikataj de Roger Waters kaj David Gilmour kune, por komencigi la unuan komponaĵon One of these days, tre roka kaj instrumenta, en kiu oni povas aŭdi la voĉon de Nick Mason dirante "One of these days, I'm going to cut you into little pieces" ("Iutage, mi tranĉos vin al etaj pecoj"), eta parolado adresata al Jimmy Young, tiama diskĵokeo de la BBC. La dua kanto estas A Pillow of Winds,unu el la malmultaj trankvilaj, akustikaj amaj kantoj de Pink Floyd[2]. Fearless enhavas la kanton You'll never walk alone de Rodgers kaj Hammerstein, kantata de ŝantantoj de la piedpilkada klubo de Liverpool FC en stadiono. San Tropez estas ĵaza kanto kaj Seamus montras la humuron de la grupo kiu aŭdacis kantigi hundon en pseŭdobluza kanto.
Finfine, Echoes estas la grava komponaĵo de tiu albumo. Plenigante la tutan duan flankon de la disko, malfermiĝanta per la fama "Ping" (piana noto sonanta kiel sonaro), ĝi estis multfoje koncerte prilaborita antaŭ trovi sian finan formon. La aŭskultanto trairas multajn etosojn, iam glitantajn, iam maltrankviligantajn, iam kun sonoj pensigantaj pri oceano.
Kovrilo
[redakti | redakti fonton]Storm Thorgerson estis unue proponinta al la grupo foton de anuso de paviano sed finfine la grupo elektis foton de homa orelo ŝajnanta bani en sonaj ondoj.
Surbendigo
[redakti | redakti fonton]"Ni estis farinta grandegan nombron da demoj kiujn ni poste kunigis, kaj tio unuafoje funkciis. Tiu albumo estis komprenebla anonco de The Dark Side of the Moon, tiu kiu unuafoje donis al ni la sekvindan direkton."[3]
"Mi estis piane muzikanta en la studio, sed fakte estas Roger kiu diris: "Ĉu eblas surbendigi tiun noton kaj pasigi ĝin tra Leslie-a laŭtilo?" Estas tio, kio ĉiun kaŭzis. Tiel naskiĝas ĉiuj bonaj kantoj de Floyd, mi opinias."''[3]
Akcepto kaj posteco
[redakti | redakti fonton]Kritikistara akcepto
[redakti | redakti fonton]La kritikoj estis plejparte bonaj. Jean-Charles Costa skribis en Rolling Stone: "Meddle ne nur konfirmas la emerĝon de la gvida gitaristo David Gilmour kiel vera formanta forto en la grupo, ĝi forte kaj fidele statas ke la grupo estas denove kreskiĝanta"[4], kaj la NME kvalifikis ĝin "escepte bona albumo"[5]. Ed Kelleher de Circus kvalifikis ĝin "alia majstroverko de majstra grupo", notanta la kanton Fearless kiel "fascina" kaj laŭdanta Echoes kiel "muzika poemo kiu donas al ĉiuj anoj de la grupo la tempon por montri iliajn muskolojn" [6]. Tamen, Melody Maker estis pli sindetenema, priskribanta "filmomuzikon por neekzistanta filmo"[5].
Muzikaĵrangolistoj
[redakti | redakti fonton]La vendoj de la albumo estis sukcesaj en Anglio, kie ili atingis la N°3, kaj en Eŭropo sed ne en Usono, kie ili atingis nur la N°70[7].
Kantaro
[redakti | redakti fonton]Flanko A
[redakti | redakti fonton]N° | Titolo | Verkisto(j) | Ĉefkantisto(j) | Daŭro |
---|---|---|---|---|
1 | One of these Days | Gilmour, Mason, Waters, Wright | Mason | 5'57 |
2 | A Pillow of Winds | Gilmour, Waters | Gilmour | 5'10 |
3 | Fearless | Gilmour, Waters, Rodgers, Hammerstein | Gilmour | 6'08 |
4 | San Tropez | Waters | Waters | 3'43 |
5 | Seamus | Gilmour, Mason, Waters, Wright | Gilmour | 2'16 |
Flanko B
[redakti | redakti fonton]N° | Titolo | Verkisto(j) | Ĉefakantisto(j) | Daŭro |
---|---|---|---|---|
1 | Echoes | Gilmour, Mason, Waters, Wright | Gilmour, Wright | 23'32 |
Muzikistoj
[redakti | redakti fonton]- David Gilmour: Gitaroj, kantado, kaj basgitaro en One of these days (kune kun Roger Waters) kaj buŝharmoniko en Seamus
- Nick Mason: Drumo, frapinstrumentoj, voĉo en One of these days
- Roger Waters: Basgitaro, kantado, akustika gitaro en San Tropez
- Richard Wright: Klavaro, kantado
Aldonaj Muzikistoj:
- Seamus la hundo: bojado en Seamus
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Schaffner, Nicholas (1991), Saucerful of Secrets (1a eldono), Londono: Sidgwick & Jackson, ISBN 0-283-06127-8, p. 160
- ↑ Manning, Toby (2006). "The Albums". The Rough Guide to Pink Floyd (1st ed.). London: Rough Guides. p. 163. ISBN 1-84353-575-0.
- ↑ 3,0 3,1 Intervjuo por Mojo Magazine, http://archive.wikiwix.com/cache/?url=http%3A%2F%2Fthinkfloyd.free.fr%2Finterv_presse%2Fpinkmojo.htm, majo 1994
- ↑ Costa, Jean-Charles (6-an de januaro 1972), Pink Floyd: Meddle, rollingstone.com, retrieved 19 August 2009
- ↑ 5,0 5,1 Schaffner, Nicholas (1991), Saucerful of Secrets (1st ed.), London: Sidgwick & Jackson, ISBN 0-283-06127-8, pp 155-156
- ↑ "Pink Floyd – Meddle", Billboard, 1972, retrieved 6 September 2009
- ↑ Mabbett, Andy (1995), The Complete Guide to the Music of Pink Floyd (illustrated ed.), Omnibus Press, ISBN 0-7119-4301-X, p.39