Provinco Mayabeque
Provinco Mayabeque | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
provinco de Kubo [+] | |||
Lando | Kubo | ||
Supermara alteco | 137 m [+] | ||
Koordinatoj | 23° N, 82° U (mapo)22.966666666667-82.15Koordinatoj: 23° N, 82° U (mapo) | ||
Ĉefurbo | San José de las Lajas | ||
- koordinatoj | 23° N, 82° U (mapo)22.966666666667-82.15Koordinatoj: 23° N, 82° U (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 3 732,73 km² (373 273 ha) [+] | ||
Areo | 3 732,73 km² (373 273 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 380 274 [+] (31-a de decembro 2011) | ||
Denseco | 101,88 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC-05:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | CU-16 | ||
Provinco Mayabeque | |||
Vikimedia Komunejo: Mayabeque Province [+] | |||
Provinco Mayabeque estas la nomo de unu el la 15 provincoj de la Respubliko Kubo.
La 1-a de aŭgusto 2010 la Nacia Asembleo de la Kuba Popola Potenco, konsentis modifi la Leĝon N-ro 1304 de la 3-a de julio 1976, aprobante kreadon de la provincio Mayabeque per dispartigado de la Provinco Havano en du novajn provincojn. La nomo de la provinco venas de la rivero Mayabeque kaj de la samnoma strando en la suda marbordo. La ĉefurbo estas San José de las Lajas.
La malaperinta pronvinco Havano estis la sola provinco kiu ne havis ĉefurbon en la teritorio, kaj la institucioj troviĝis en la landa ĉefurbo, mem aparta provinco kun 19 municipoj. Ĝi ankaŭ estis la plej rapide kreskanta provinco en la periodo 1998-2008 (6,5%).
Laŭ la stato de 2011 en la provinco vivis 380 274 loĝantoj sur areo de 3 732,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 102 loĝantoj/km².
Nun la provinco Mayabeque estas la plej malgranda (3,732.73 km²) escepte de la ĉefurbo Havano kaj tiu kiu havas malpli da loĝantoj. Ĝia ĉefurbo ankaŭ estas la provinca ĉefurbo plej malgranda. Ĝi limas oriente kun Matanzas, sude kun la Golfo de Batabanó, norde kun la Florida Markolo kaj Havano kaj okcidente kun la nova Provinco Artemisa.
Municipoj de la nova provinco
[redakti | redakti fonton]Municipo | km² | Loĝantaro | Loĝ/km² |
---|---|---|---|
Bejucal | 116,36 | 26.966 | 231,7 |
San José de las Lajas | 592,67 | 74.186 | 125,2 |
Jaruco | 275,9 | 25.135 | 91,1 |
Santa Cruz del Norte | 379,38 | 34.216 | 90,2 |
Madruga | 459,58 | 29.805 | 64,9 |
Nueva Paz | 522,8 | 25.471 | 48,7 |
San Nicolás de Bari | 228,86 | 20.695 | 90,4 |
Güines | 433,09 | 67.919 | 156,8 |
Melena del Sur | 233,56 | 20.646 | 88,4 |
Batabanó | 263,43 | 26.944 | 102,3 |
Quivicán | 227,1 | 29.463 | 129,7 |
Sume | 3.732,73 | 381.446 | 102,2 |
La plej loĝataj urboj estas Güines (42 000 loĝ.) kaj San José de las Lajas (37 000 loĝ.)