John Eyton Bickersteth Mayor
John Eyton Bickersteth Mayor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1825 en Baddegama |
Morto | 1-an de decembro 1910 (85-jaraĝa) en Kembriĝo |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Alma mater | Shrewsbury School St John's College |
Familio | |
Patro | Robert Mayor (en) |
Patrino | Charlotte Bickersteth (en) |
Frat(in)oj | Joseph Bickersteth Mayor (en) kaj Robert Bickersteth Mayor (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto klasikisto |
John Eyton Bickersteth MAYOR (mejr) (28-a de januaro 1825 en Beddegawa, Cejlono – 1-a de decembro 1910 estis angla esperantisto kaj profesoro de latina lingvo en la Universitato de Kembriĝo. Prezidento de la Vegetara Societo. Eldonis diversajn tradukojn aŭ komentariojn pri latinaj aŭtoroj, precipe Juvenal. E-istiĝis en 1907. Lia parolado en la UK en C. fariĝis historia.
Li studadis en Shrewsbury kaj en la St John's College (Kembriĝo), kie li funkciadis kiel profesoro de la jaro 1863.
En la fino de sia vivo, li interesiĝis pri Esperanto kaj partoprenis la 3-a Universala Kongreso de Esperanto en Kembriĝo, kiam li paroladis omaĝe al Zamenhof:
- Mi vidis, laŭ la voĉo de tiu nova Josuho, fali la murojn, kiuj disigas la homojn de diversaj nacioj ; mi vidis renovigi la miraklon de Pentekosto : la lingvakireblecon donitan al la plej humilaj ; mi transportigis en novan mondon, en la mondon de la universala-interkonsento kaj interpaco, kies nova Kristoforo Kolombo estas D-ro Zamenhof...[1]
Forte li subtenis Esperanton kontraŭ reformistoj kaj pledis por ĝia enkonduko en la lernejojn. Pri reformemo li diris:
- Kara sinjoro, ne permesu ke iu iam tuŝu al via bela lingvo, tio estus la komenco de ĝia morto. Oni povas ŝanĝi projekton sed, a priori, ne lingvon. Nu Esperanto estas lingvo, ne projekto. [2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Belga Esperantisto n027 (jan 1911)
- ↑ Belga Esperantisto n027 (jan 1911)
Trovu « John Eyton Bickersteth Mayor » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |