Kristalsistemo
Kristalsistemo ebligas klasifikan skemon pri kristalaj solidaĵoj. Oni klasifikas en kristalografio la priskribendajn kristalojn tridimensie helpe de la kristala strukturo.
La kristala strukturo estas mezurata en koordinata sistemo, en kiu oni komparas la kristalojn. Oni uzas por la pli simplaj kalkuloj kaj prezentoj ne ĉiam la kartezian koordinatan sistemon, sed unu adaptitan al la kristalo. La angulo kaj la bazunuoj de la aksoj estas variitaj. La orientiĝo de la kristalo sekvas surbaze de la randoj kaj ties etendiĝo (longorilato).
La kristala sistemo trovas uzeblecon ĉefe en mineralogio, solidstata kemio kaj solidstata fiziko.
Ekzistas laŭ aŭtoritatoj 6-8 diversaj kristalaj strukturoj, kiujn oni povas dividi plu je 32 kristalklasoj:
- triklina kristalsistemo: havas tri ajnajn laterojn, kiuj ne estas interorbitaj; ĝi havas nek spegulan simetrion, nek rotacian akson, nek saman angulon, nek samlongan lateron.
- monoklina kristalsistemo: rilata al kristalformo kun du interortaj lateroj; ĝi havas du 90°-angulojn kaj nenian samlongan lateron.
- Ortoromba, romba kristalsistemo: ĝi havas tri 90°-angulojn (pro tio orto), kaj nenian samlongan lateron.
- heksagona kristalsistemo: ĝi havas du samlongajn laterojn en sama ebeno kun 120°-angulo, la tria latero staras vertikale al tio.
- tetragona kristalsistemo: ĝi havas du samlongajn laterojn, tri 90°-angulojn.
- romboedra kristalsistemo aŭ trigona kristalsistemo: ĝi havas tri samlongajn laterojn kaj tri samajn angulojn malsame ol 90°.
- kuba kristalsistemo: ĝi havas la plej altan simetrion, kun tri samlongaj lateroj kaj 90°-anguloj.
Tabelo de la kristalklasoj:
kristalsistemo | kristalklaso | Schönfliess | Hermann / Mauguin |
triklina | triklin-pediala | C1 | |
triklin-pinakoidala | Ci | ||
monoklina | monoklin-sfenoida | C2 | |
monoklin-domata | Cs | ||
monoklin-prizmata | C2h | ||
romba | rombo-disfenoida | D2 | |
rombo-piramida | C2v | ||
rombo-dipiramida | D2h | ||
tetragona | tetragono-piramida | C4 | |
tetragono- disfenoida | S4 | ||
tetragono- dipiramida | C4h | ||
tetragono-trapezoedra | D4 | ||
ditetragono-poramida | C4v | ||
tetragono-skalenoedra | D2d | aŭ | |
ditetragono-dipiramida | D4h | ||
trigona | trigono-piramida | C3 | |
romboedra | C3i | ||
trigono-trapezoedra | D3 | aŭ aŭ | |
ditrigono-piramida | C3v | aŭ aŭ | |
ditrigono-skalenoedra | D3d | aŭ aŭ | |
Heksagona | heksagono-piramida | C6 | |
trigono-dipiramida | C3h | ||
heksagono - dipiramida | C6h | ||
heksagono-trapezoedra | D6 | ||
diheksagono-piramida | C6v | ||
ditrigono-dipiramida | D3h | aŭ | |
diheksagono-dipiramida | D6h | ||
kuba | tetraedropentagondodekaedra | T | |
disdodekaedra | Th | ||
pentagonikositetraedra | O | ||
heksakistetraedra | Td | ||
heksakisoktaedra | Oh |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
Triklina
-
Monoklina, primitiva
-
Monoklina, bazocentrita
-
Ortoromba, primitiva
- J.P. Baïlon, J.M. Dorlot (2000). Des matériaux (Materialoj) (france) p. 2-444, Metodoj por karakterizado de materialoj, aparte p. 74 pri la sep kristalaj strukturoj;. versio : 3-a eldono.