Darienio
Darienio | |||
---|---|---|---|
Geografia regiono | |||
regiono, gap [+] | |||
Landoj | Panamo, Kolombio | ||
- koordinatoj | 7° 54′ 0″ N, 77° 27′ 36″ U (mapo)7.9-77.46Koordinatoj: 7° 54′ 0″ N, 77° 27′ 36″ U (mapo) | ||
Darienio | |||
Vikimedia Komunejo: Darién Gap [+] | |||
Darienio (en hispana Región del Darién aŭ Tapón del Darién) estas granda areo de marĉoj kaj ĝangaloj kiu separas la teritoriojn de la provinco de Panamo Darieno en Centrameriko el Kolombio en Sudameriko. Ĝi estas ĉirkaŭ 160 km longa kaj ĉirkaŭ 50 km larĝa. Ŝosekonstruo tra tiu areo estas multekosta, kaj la media danĝero grava. Politika akcepto favora al la ŝosekonstruo ne ankoraŭ aperis. Sekve ne estas ŝosekonekto tra Darienio liganta Nordan kaj Centran Amerikon kun Sudameriko kaj ĝi estas la mankanta ligo de la Tut-Amerika Ŝoseo.
La geografio de Darienio ĉe la kolombia flanko estas dominata ĉefe de la riverdelto de Atrato, kiu kreas ebenan marĉon de almenaŭ 80 km larĝa. La panama flanko, ege kontrasta, estas monta pluvarbaro, kun tereno atingante el 60 m en la valo al 1,845 m ĉe la plej altaj pintoj (Monteto Takarkuna).
Tut-Amerika Ŝoseo
[redakti | redakti fonton]La distanco inter la du partoj de la Tutamerika Ŝoseo estas 87 km. Je la panama flanko la ŝoseo finiĝas en la urbo
, je la kolombia flanko ĝi finiĝas en Turbo. Inter ili troviĝas la naciaj parkoj Darién kaj Los Catios, kiuj estas listigitaj kiel Monda heredaĵo de Unesko.
Demografio
[redakti | redakti fonton]La dariena arbaro estas hejmo de diversaj indiĝenoj: embera-ŭoŭnanoj kaj Tuloj (hispane ankaŭ nomataj "guna" aŭ "kuna" indianoj)
Naturaj resursoj
[redakti | redakti fonton]La arbaro Darién antaŭe havis ampleksajn arbojn (meliacoj kaj swietenia macrophylla), sed kun la tempo multaj arboj en la arbaro estis dehakitaj de arbohakistoj.
Trapaso por rifuĝintoj
[redakti | redakti fonton]La abismo Darién estas konsiderata unu el la plej danĝeraj migradvojoj en la mondo. La trapaso de centmilaj homoj tra plejparte nekontrolita zono en tropika arbaro daŭras 7 ĝis 15 tagojn, kie la migrantoj renkontas naturajn danĝerojn. Ĝis 2021, proksimume 10 000 homoj migris norden tra la Darién-ĝangalo ĉiun jaron. En 2021, ĉi tiu nombro pliiĝis al pli ol 90,000. Sur ilia vojo, migrantoj ofte estas atakitaj de krimaj bandoj (ŝtelo, seksperforto, murdo). En 2023 inter 500 000 (duoble pli ol en 2022)[1] ĝis 1 miliono da rifuĝintoj, ĉefe el Sudameriko sed ne nur, trapasas kontraŭleĝe la kolombian-panaman landlimon pere de la ĝangalo Darién.
Okazis (ekde marto 2024) pluraj krizaj renkontiĝoj inter Kolombio, Panamo kaj Usono, sed malmulte okazis. Pli ol mil homoj en la regiono vivas de kontrabandado de rifuĝintoj. Lokaj politikistoj kaj entreprenistoj ankaŭ gajnas monon pro la migrantoj; same kiel la plej potenca drogkartelo de Kolombio, la Clan del Golfo, konsiderita la krimregistaro de la regiono. La kartelo koruptas lokan politikon, partojn de la polico kaj partojn de la armeo.
La Biden-registaro sciigis en junio 2024 ke ĝi agos kontraŭ migrado sur la itinero Darién. La areo de operacioj de la usona speciala unuo (Common Task Force Alpha) respondeca por kontraŭbatali kontrabandadon estos vastigata por inkluzivi Kolombion kaj Panamon[2].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (fr) La ĝangalo dariana kaj la migrantoj kiuj revas de Usono, TV France 24.
- "Pan-American Highway and the Environment"
- "A State of Nature: Life, death, and tourism in the Darién Gap," 2013
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (de) Marc Pitzke, USA: Was hat die Ukraine-Hilfe mit den Flüchtlingstrecks in Mexiko zu tun?, Der Spiegel, la 30-an de decembro 2023, ISSN 2195-1349, spiegel.de, alirite la 31-an de decembro 2023).
- ↑ (de) USA gehen gegen Zuwanderung über Darien-Dschungel vor, orf.at.